Emma Osmond
Emma Osmond | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 7-an de oktobro 1868 |
Morto | 30-an de novembro 1943 (75-jaraĝa) |
Lingvoj | Esperanto |
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando |
Okupo | |
Okupo | esperantisto |
Emma L. OSMOND (naskiĝis la 7-an de oktobro 1868 en Londono; mortis en 1944) estis angla esperantistino. Ŝi estis esperantisto de 1917 kaj instruis Esperanton de 1918 ĝis 1929. Ŝi multe korespondis, kaj ŝi verkis ĉirkaŭ 250 artikolojn en diversaj Esperantaj kaj anglaj gazetoj. Ŝi tradukis al Esperanto el multaj lingvoj, ekzemple ŝi esperantigis la Vojaĝojn de Gulivero de Jonathan Swift.
Pere de Esperanto ŝi eksciis pri la irlanda lingvo kaj ellernis ĝin. Kun permeso de Douglas Hyde ŝi tradukis irlandajn popolrakontojn al Esperanto. De 1924 ĝis 1931 ili aperis en International Language.
- Plej milda kaj kompata larmo,
- Pri homa sorto malfacila.
- En Old Vic, la Shakespeare-azila,
- Inter la tragedia svarmo,
- Sin ne altiras murd-alarmo,
- Sed saĝa fraz' virinsubtila ...
- (Kálmán Kalocsay: Rimportretoj)