Emma Roberto Steiner

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Emma Roberto Steiner
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1851 (1851-11-30)
en Baltimore
Morto 27-an de februaro 1929 (1929-02-27) (77-jaraĝa)
Ŝtataneco Usono
Okupo
Okupo komponistodirigento
vdr

Emma Roberta Steiner (1856 - 1929) estis usona komponistino kaj dirigento, kiu ankaŭ ludis rolojn de reĝisoro kaj teatra produktanto, oro-serĉanto, komisiisto, kaj humanista preleganto [1].

Vivo[redakti | redakti fonton]

Emma naskiĝis en Baltimoro, Marilando en familio de miksitaj talentoj kaj temperamentoj; ŝia patro estis severa kaj tradicia militisto kaj ŝia patrino, talenta pianisto kiu bone instruis sian filinon.

Emma montris fruan kaj esceptan kapablon ĉe la piano kaj komponado, tiel ke ŝi komencis komponi je la aĝo de 7; ŝi skribis sian unuan dueton en la aĝo de 9; antaŭ la 11-a jaraĝo Emma komponis sian unuan operonAminaide”, kies unua sceno estis prezentita ĉe la elstara muziklernejo Peabody Konservatorio en Baltimoro. Malgraŭ ŝia videbla muzika talento, ŝia familio nek kuraĝigis, nek lasis ŝin studi muzikon profesie [2].

Emma devis forkuri de sia hejmo por sekrete dirigenti koncerton en Pensilvanio. Pro tio la patro pli severe kontrolis ŝin. Sed en la aĝo de 21, ŝi sukcesis eviti la striktan kontrolon de sia familio, translokiĝi al Ĉikago kaj akcepti laboron kiel help-direktoro de la usona muzikteatra komponisto kaj reĝisoro Edward Everett Rice de la Collier Opera Company [3].

La ekscentra Rice faris aŭdacan paŝon, kiam dungi virinojn estis preskaŭ senprecedenca. Rice okazigis unu el la plej gravaj momentoj en la historio de la muzika teatro en Usono: li estis organizanta la muzikalon "Clorindy, or the Origin of the Cake Walk" (fine premierita en 1898). Tiu ĉi muzikalo fariĝis la unua muzika teatra spektaklo kiu prezentis tutnigran rolantaron. Per tiu muzikalo komenciĝis la reprezentado de afrik-devenaj usonanoj sur la scenejoj de Broadway.

Tiuj inkluzivaj homoj kaj ties agadoj influis Emma Steiner, kiu - laŭ raportoj - rifuzis, kaj esti limigita de la tiamaj genraj baroj, kaj ricevi specialan traktadon pro esti virino.

Dum tiu ĉi periodo ŝi lernis direktad-metodojn kaj la teknikaĵojn de teatraj produktadoj.

Malgraŭ ke en la sekvaj jaroj ŝi dirigentis kelkajn vojaĝantajn malpezajn operkompaniojn, kaj ŝia opero Fleurette gajnis bonajn recenzojn en du jaroj, la kariero de Emma vere komenciĝis kiam ŝia majstra kompona talento sukcesis en 1893: la german-usona direktisto kaj violonisto Teodoro Tomaso sukcese elmontris kvar el ŝiaj pecoj ĉe la Monda kolumbia Ekspozicio de Ĉikago [4].

La sekvan jaron, ŝi gvidis prezenton de siaj propraj verkoj en Novjorko kun la tre respektata Anton Seidl Orchestra. Laŭdire Emma opiniis, ke tiu estis la plej fiera momento de ŝia kariero [2].

Ŝi fondis sian propran operkompanion, la Emma Steiner Gaiety Opera Company [5].

Serio de koncertoj kun la a Orkestro plu solidigis ŝian rekonon kiel dirigento.

En Usono Emma Steiner kaj, Caroline B. Nichols estas konsideritaj kiel la unuaj virinoj, kiuj vivtenis sin per reĝisorado [6]. Dum sia vivodaŭro Emma Steiner reĝisoris en pli ol 6.000 prezentoj de operoj, operetoj, kaj aliaj verkoj, inkluzive de kelkaj propraj. Ŝi verkis sep operojn kaj centojn da muzikpecoj, bedaŭrinde la plejmulto el ŝiaj verkoj estis perditaj en stokeja forbrulaĵo [7].

En la fruaj 1900-aj jaroj iĝis malfacile akiri financadon por munti spektaklojn. Do Emma Steiner decidis vojaĝi al Kanado por okupiĝi pri or-serĉado. Alveninte tien ŝi prezentis sian opereton “La Eta Husaro” por financi la esploron. Emma ne trovis oron, sed ŝi faris mirindan eltrovaĵon de gravaj stanaj kuŝejoj, kiuj spronos la kreadon de mino kaj alportus prosperon al la Kanada regiono [8]. Ŝi edukiĝis en mineralogio kaj metalurgio en la Universitato Kolumbio. Dum tiuj 10 jaroj de min-prospektisto ŝi komponis du operetojn, The Man From Paris kaj The Burra Pundit kaj aliajn pecojn. Reen en Novjorko ŝi unue prezentis siajn teatraĵojn "Harmonio kaj Discord", ĉe la Usona Muzeo de Naturhistorio. Sed la kronjuvelo de la reveno de Emma al la novjorkaj scenejoj estis ŝia 50-a datrevenkoncerto ĉe la Metropolitan Opera House (1925), markante duonjarcenton da kariero kaj arta eminenteco.

Fonto de tiu teksto estas artikolo numero 194 en la artikolserio Virinoj en muziko en la Esperanta Retradio, verkita de Sonia Risso el Urugvajo.


Verkaro[redakti | redakti fonton]

Operetoj[redakti | redakti fonton]

  • 1877: Fleurette
  • 1894: Day Dream (bazita sur Dormada Beleco de "Alfred Tenneyson")
  • 1894: Brigands
  • 1894: La belle Marguerite
  • 1900: The man from Paris (libretto de James . Russell, modeligita sur la simileco de la romano de J. W. kastelo kaj M. I. Macdonald)
  • 1907/8: Burra Pundit
  • The little Hussar
  • The Viking
  • The Sleeping Beauty
  • The Alchemist
  • A flower divinely fair

Orkestra[redakti | redakti fonton]

  • The Flag – Forever May It Wave

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. "Steiner, Emma Roberta," Composers Classical Music.
  2. 2,0 2,1 Ammer, Christine. (2001) Unsung. Hal Leonard Corporation, p. 196–200. ISBN 1-57467-061-1.
  3. Emma Steiner: Conductor, Composer, Miner (angle) (2018-03-07). Alirita 2021-12-04.
  4. (2000) Routledge International Encyclopedia of Women, Vol. 3. Routledge, p. 1395. ISBN 0-415-92091-4.
  5. Humanities, National Endowment for the, "Evening star. [volume (Washington, D.C.) 1854-1972, August 22, 1896, Image 8]", 1896-08-22, paĝoj 8.
  6. Humanities, National Endowment for the, "The Salt Lake herald. [volume (Salt Lake City [Utah]) 1870-1909, August 06, 1891, Image 1]", 1891-08-06.
  7. (2007) The Cambridge Companion to Conducting, Cambridge Companions to Music. Cambridge University Press, p. 221–222. ISBN 978-0-521-52791-0.
  8. Humanities, National Endowment for the, "The St. Louis Republic. [volume (St. Louis, Mo.) 1888-1919, July 24, 1904, SUPPLEMENTAL MAGAZINE, Image 42]", 1904-07-24.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]