Emmy Göring
Emmy Göring | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Emma Johanna Henny Sonnemann |
Naskiĝo | 24-an de marto 1893 en Hamburgo |
Morto | 8-an de junio 1973 (80-jaraĝa) en Munkeno |
Tombo | Tombejo Waldfriedhof en Munkeno |
Lingvoj | germana |
Ŝtataneco | Germanio |
Familio | |
Edz(in)o | Hermann Göring (1935–1946) |
Infano | Edda Göring |
Okupo | |
Okupo | teatra aktoro aŭtobiografo filmaktoro artkolektanto |
Emma Johanna Henny «Emmy» Göring (Hamburgo, Germana Imperiestra Regno, 24-an de marto 1893-Munkeno, Okcidenta Germanio, 8-an de junio 1973) estis germana aktorino kaj la dua edzino de la ĉef-komandanto de Luftwaffe, Hermann Göring. Ŝi agis kiel gastigantino de Adolf Hitler ĉe pluraj ŝtataj aktivadoj kaj kunvenoj, kaj pro tio gajnis la kvazaŭtitolon «Unua Damo de la Tria Regno».
Kiel edzino de unu el la plej riĉaj kaj plej povaj homoj en Eŭropo, ŝi ricevis multan publikan atenton, estis konstante fotita,[1] kaj ĝuis luksegan vivostilon eĉ dum la Dua Mondmilito. Ŝia edzo posedis domegojn, bienojn kaj kastelojn en Aŭstrio, Germanio kaj Pollando kaj estis ĉefa profitanto de la Naziisma konfiskado de arto kaj riĉaĵoj el judoj kaj aliaj supozitaj malamikoj de la Nazia reĝimo. Ŝia edzo celebris la naskiĝtagon de ilia filino flugigante 500 aviadilojn super Berlino (li asertis, ke li estus flugiganta 1,000 aviadilojn kiel saluto por filo).
Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Gun, p.162
Bibliografio
[redakti | redakti fonton]- Gun, N.E. (1968) Eva Braun, Coronet Books.