Empidorno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Empidornis)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Empidorno
Empidorno
Empidorno

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Muŝkaptuledoj Muscicapidae
Genro: Empidornis
Specio: E. semipartitus'
Empidornis semipartitus
(Ruppell, 1840)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Empidorno (Empidornis semipartitus) estas mezgranda paserina birdo de la familio de Muŝkaptuledoj, indiĝena el orienta Afriko.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Ĝi estas rimarkinda muŝkaptuledo de malfermaj areoj okcidente de la Granda Rifto, arĝentogriza (aŭ blugriza depende de la lumo) supre inklude vizaĝon kaj subvoston kaj oranĝeca sube. Tiuj du koloroj estas la ununuraj en laplumaro kaj dividiĝas per tre klare markata bordo. Junulo havas nigroborditajn helbrunajn punktojn en supraj partoj, kaj estas makulita sablokolore kaj nigre en gorĝo kaj brusto. La gamboj estas oranĝecaj kaj la kruroj malhelgrizaj; la okuloj kaj beko estas nigraj.

La voĉo konsistas el mallongaj frazoj iom turdecaj, foje kun fina noto pli altatona kaj fajna, iii-sliŭa-iiii; ankaŭ pli longa iip-iip ĉua IIiip, iip-iip ĉerip ĉĉ ĉĉĉ eee, plibeligita per babilado kaj notoj kiel siip.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]