Empidorno
Empidorno | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Empidorno
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Empidornis semipartitus (Ruppell, 1840) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Empidorno (Empidornis semipartitus) estas mezgranda paserina birdo de la familio de Muŝkaptuledoj, indiĝena el orienta Afriko.
Aspekto
[redakti | redakti fonton]Ĝi estas rimarkinda muŝkaptuledo de malfermaj areoj okcidente de la Granda Rifto, arĝentogriza (aŭ blugriza depende de la lumo) supre inklude vizaĝon kaj subvoston kaj oranĝeca sube. Tiuj du koloroj estas la ununuraj en laplumaro kaj dividiĝas per tre klare markata bordo. Junulo havas nigroborditajn helbrunajn punktojn en supraj partoj, kaj estas makulita sablokolore kaj nigre en gorĝo kaj brusto. La gamboj estas oranĝecaj kaj la kruroj malhelgrizaj; la okuloj kaj beko estas nigraj.
La voĉo konsistas el mallongaj frazoj iom turdecaj, foje kun fina noto pli altatona kaj fajna, iii-sliŭa-iiii; ankaŭ pli longa iip-iip ĉua IIiip, iip-iip ĉerip ĉĉ ĉĉĉ eee, plibeligita per babilado kaj notoj kiel siip.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- BirdLife International (2004). Empidornis semipartitus. Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj, eldono de 2006. IUCN 2006. Elŝutita 06a Majo 2006. Malplej zorgiga
- Dale A. Zimmerman, Birds of Kenya and Northern Tanzania, Princeton University Press, 1999
- Del Hoyo, J.; Elliot, A. & Christie D. (editors). (2006). Handbook of the Birds of the World. Volume 11: Old World Flycatchers to Old World Warblers. Lynx Edicions. ISBN 84-96553-06-X.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Bildo ĉe ADW Arkivigite je 2010-09-30 per la retarkivo Wayback Machine