Endoo Ŝuusaku

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Endoo Shuusaku (遠藤 周作), 27-a de marto, 1923 – 29-a de septembro, 1996) estis konata japana verkisto de la dua duono de la 20-a jarcento, kaj verŝajne la plej grava kaj konata japana katolika verkisto. Li verkis ĉefe romanojn kaj novelojn. Kune kun Joŝijuki Ĝunnosuke, Jasuoka Ŝootaroo, Ŝono Ĝunzo, Agaŭa Hirojuki, Sono Ajako, and Miura Ŝumon, Endoo nombriĝas inter la t.n. "Tria Generacio", la tria grava grupo de verkistoj aperintaj post la 2-a mondmilito.

Biografio

Endoo naskiĝis en Tokio en 1923, sed la gepatroj post nelonge translokiĝis al Manĉurio, kiun tiutempe okupadis Japanio. Post la divorciĝo de la gepatroj en 1933, li revenis al Japanio kun la patrino kaj loĝis en ŝia naskiĝurbo, Kobeo. Lia patrino konvertiĝis al Romkatolikismo kiam li estis juna infano, kaj Endoo adoleskis kaj maturiĝis kiel katoliko. Li baptiĝis en 1935, 12-jara, kaj ricevis la baptonomon Paŭlo.

Endoo studis la francan literaturon ĉe la universitato de Liono de 1950 ĝis 1953.

En 1954, unu jaron post la fino de sia studado en Francio, Endoo geedziĝis kun Ŝikojaki Jura, violonĉelistino studanta ĉe la Pariza Konservatorio. Endoo malofte menciis sian privatan vivon publike, kaj laŭ oniscio la paro restis senfila.

Liaj libroj spegulas multajn el liaj spertoj en la vivo, inkluzive de la infanaĝo. Ekzemple: fremdado, pacientado (pri tuberkulozo), kaj katolike formita rigardado al la vivmoralo. Liaj roluloj ĝenerale luktas pri kompleksaj moralaj dilemoj, ofte atingante miksitajn aŭ tragikajn rezultojn. Tiurilate oni ofte komparas lian verkaron al tiu de la angla romanisto Graham Greene. Kaj Greene mem nonis Endoon unu el la plej bonaj verkistoj de la jarcento.

En 1995, la japana imperiestro Akihito aljuĝis al Endoo la Ordenon de Kulturo pro altaj literaturaj atingoj.

Bibliografio

  • Blanka homo (Ŝiroi hito, 白い人) (1955)
  • Flava homo (Kiiroi hito, 黄色い人) (1955): Novelego en la formo de letero verkita de junulo, ne plu praktikanta katoliko, al sia eksa pastro, franca misiisto.
  • La maro kaj veneno (Umi to dokujaku, 海と毒薬) (1958) Romano; la scenejo estas plejparte malsanulejo en Fukuoka dum la 2-a mondmilito, kie oni mortige privivisekcias kaptitajn usonajn aersoldatojn. Filmo bazita sur la libro aperis en 1986.
  • Silento (Ĉinmoku, 沈黙) (1966)

Premioj

Muzeo

La Literatura Muzeo Endoo Ŝuusaku en Sotome, Nagasaki, estas dediĉita al liaj vivo kaj verkoj.

Eksteraj ligiloj