Enfermejo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ŝafoj en enfermejo, en Yorkshire, Anglio
enfermejo de kaproj
Enfermejo de ŝafoj en Peruo

Enfermejobarejo estas farminstalaĵo, kiu servas por la tenado de farmbestoj, ebliganta ripozon, nutradon kaj bredadon. Farmbestoj kiuj estas tenitaj en enfermejo estas ŝafoj, kaproj kaj porkoj, por la celo de produktado de viando, lakto, lano kaj similaj. La enfermejo permesas paŝtadon de brutaro sen ĉeesto de paŝtisto kaj paŝthundoj.

Enfermejo estas esence simpla instalaĵo, kiu ekzistas ekde antikvaj tempoj kaj en malsamaj kulturoj. En moderna enfermejo, aliflanke, estas kontrolitaj nutrado, trinkado, malvarmigo kaj hejtinstalaĵoj, dezajnitaj por disponigi optimumajn kondiĉojn por kresko de la bestoj por industria agrikulturo.

Enfermejoj ĉe la kamparo kutime estas sen tegmento, sed pli industriaj enfermejoj ja havas ĝin.

La termino enfermejo ankaŭ estas uzata por bovinejo (destinita por bovenoj), ĉevalstalo (destinita por ĉevaloj) aŭ kokejo (destinita por kokoj).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]