Dulliken

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Engelberg (Dulliken))
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Dulliken (stacidomo).
Dulliken
Blazono de Dulliken
Blazono de Dulliken
Blazono de Dulliken
Centro de Dulliken kun turo de la katolika preĝejo
Centro de Dulliken kun turo de la katolika preĝejo
Centro de Dulliken kun turo de la katolika preĝejo
komunumo en Svislando
Kantono Soloturno
Distrikto Olten
Geografia situo CH1903: 638323 / 244782 (mapo)47.3527777777787.9458333333333Koordinatoj: 47° 21′ N, 7° 57′ O; CH1903: 638323 / 244782 (mapo)
Nombro de loĝantoj 4712
Areo 6,06 km²
Alteco 436 m super marnivelo
Poŝtkodo 4657
Komunumkodo 2573
Mapo de Dulliken
Mapo de Dulliken
Mapo de Dulliken
vdr

Dulliken estas komunumo en la distrikto Olten en Kantono Soloturno, Svislando. Ĝi havis 4 712 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Dulliken situas sude de la rivero Aro ĉe la norda deklivo de la ĵurasa montoĉeno Engelberg. En la najbara komunumo Däniken situas la atomcentralo Gösgen, kiu produktas proksimume 15% de la svisa elektro. Al la komunumo Dulliken apartenas krom la ĉefvilaĝo Dulliken mem la setlejoj Leimgruben kaj Engelberg.

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 6,06 km², de kiuj 33,2% estas kovritaj de arbaro, 38,4% servas por agrikulturo kaj 27,2% por setlado. [1]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Dulliken limas en nordo al Winznau, en nordoriento al Obergösgen, en oriento al Däniken, en sudoriento al Walterswil, en sudokcidento al Oftringen (AG), en okcidento al Starrkirch-Wil, kaj en nordokcidento al Olten.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Tra la komunumo pasas la kantona ĉefvojo n-ro 5 de Olten al Araŭo. La komunumo disponas pri stacidomo ĉe la trajnlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Zuriko tra Araŭo kaj Olten al Soloturno kaj Bielo. Krome tra la komunumo pasas diversaj buslinioj. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A1 estas Araŭo-okcidento en distanco de proksimume 8 kilometroj orienten.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Dulliken datiĝas el la jaro 924 kiel Tullinchova. La malalta jurisdikcio pri Dulliken apartenis dum mezepoko al la Abatejo Schönenwerd kaj pere de la Habsburgoj estis transdonita al la protektovoktoj de la abatejo, la Baronoj de Gösgen-Falkenstein. Ili vendis Dulliken en la jaro 1458 kun la tuta voktejo al Soloturno. En la jaro 1627 Dulliken estis deprenita de la voktejo Gösgen kaj atribuita al la ĉefejo Olten. [2]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Bildoj[redakti | redakti fonton]