Ennepe-Strato

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Enneperstraße (Esperante: Ennepe-Strato) ne nur estas historia strato inter Hagen kaj Gevelsberg en Graflando Mark, sed ankaŭ antaŭindustria zono de fabrika densigo. Plej malfrue ekde la fino de la 17-a jarcento ĉi estis centro de la antaŭindustria feroprilaborado. Dum la epoko de la grandduklando Berg la regiono estis ankaŭ politike kunigata al urbestrujo. Post la fino de la grandduklando tiu ĉi estis ŝanĝata en la prusan Amt Enneperstraße (iaspeca distrikteca komunumo).

Produktado[redakti | redakti fonton]

La strato, kiu nomiĝis laŭ la rivero Ennepe, estis longa proksimume du mejlojn. La prusa registaro elkonstruis ĝin inter 1788 kaj 1792 ŝoseo, do kiel armeostrato. Konata ĝi fariĝis pro sia eksterordinare densa ariĝo de antaŭindustriaj, fermetiaj produktejoj. Ĉe la strato lokis muelomartelegoj plej diversspecaj. Ekzistis krudaj, stalo-, baston-, rafin-, etendo- kaj larĝmartelegoj. Aparte oftis la falĉilmartelegoj. Alvenis akrigaj kaj poluraj muelejoj. Komence de la 19-a jarcento la graflando produktis ŝtalon en la valoro de unu milionoj da taleroj, la plej granda parto devenis el la regiono de la Ennepe-Strato. Krom tio ĝi produktis grandajn kvantojn da falĉiloj kaj pajltranĉiloj: oni produktis ĉiun jaron proksimume 30.000 dekojn je valoro da 200.000 taleroj.[1] En la distrikto Wetter ekzistis laŭ priskribo de Johann Rembert Rodens (Beschreibung der Fabriken südwärts der Ruhr el la jaro 1754)[2] 48 falĉilmartelejoj, el kiuj nure 31 situis ĉe la Ennepe. Pli novaj esploroj indikas por 1804 klare pli malaltajn valorojn. Laŭ tiu 210 laboristoj ĉe 76 faroj en 24 martelejoj produktis 6750 dekojn falĉilojn je valoro de 56.893 taleroj, dum kiam la krudmaterialoj kostis 39.250 talerojn, tiel ke restis netoprofito da 17.643 taleroj.[3] Oni produktis tiel nomatajn blankajn falĉilojn, je kiu nur la akraĵo estis el ŝtalo. Post 1770 oni ankaŭ produktis tiel nomatajn bluajn falĉilojn laŭ aŭstra modelo, kiuj plene konsistis el ŝtalo. Aldoniĝis multaj pluaj fervaroj. La produktoj estis disvendataj trans la Sankta Romia Imperio.

Justus von Gruner priskribis en Meine Wallfahrt zur Ruhe und Hoffnung oder Schilderung des sittlichen und bürgerlichen Zustandes Westphalens am Ende des achtzehnten Jahrhunderts (1802/03)[4] la Ennepe-Strato „kiel unusola metia urbo, nur foje tratranĉita de pli trankvilaj romantikaj naturpartioj, kiel por la ripozo de la satigita diboĉa rigardo. La armeostrato estas ambaŭflanke garnita per fabrikdomoj kaj laboristoloĝejoj ĉiaspecaj – kontinua vivoplena movado de mueliloj, marteloj, spindeloj ktp.; ĉie agantaj homoj, ĉie viglaj manoj kaj kontenta diligento; longaj karavanoj de peze ŝarĝitaj ĉarĝoĉaroj, kiuj la produktojn de la laboremo el- kaj ĉarojn plenaj je karbo kaj fero, kiuj la prilaborotaĵon alkondukas.“[5]

Ekonomia prosperigo[redakti | redakti fonton]

Je la ekesto de la senekzemple densa falĉilproduktado grave rolas la formigro de falĉilforĝistoj el la Berga Lando ĉirkaŭ Cronenberg (nun Wuppertal), post kiam la tieaj gildoj kaj la registaro estis limigintaj la produktadon kaj aparte la uzadon de la akvoenergio en la 17-a jarcento. En Graflando Mark tamen la prusaj teritoriestroj prosperigis la ekonomian evoluon. Tie ekzemple validis aparte libera akvouzojuro. Klare prosperige estis ankaŭ, ke la regiono estis liberigita de la rekrutigoj al la prusa armeo (kantona libereco). Tio povis eviti la formigron de laboristoj kaj fakuloj. La markaj fabrikokontrolistoj, komence kompetentaj nur por la regiono Altena, kompetentiĝis sub komisiito Friedrich August Alexander Eversmann ankaŭ por la Ennepe-Strato. La fabrikantoj de la Enneperstraße kunligiĝis komence de la 1790-aj jaroj al Fabrique t.e. komunumo de saminteresitoj sub ŝtata kontrolo je deviga membreco. Precipe la kvalito- kaj etiketoprotekto kontribuis al la sekureco de la produktantoj. Ligita kun la evoluo de la metio ekde la malfrua 17-a kaj la frua 18-a jarcentoj estis forta kresko de la loĝantonombroj. Nure inter 1771 kaj 1791 la nombro kreskis je 33 elcentoj.[6]

Krudmateriala provizo[redakti | redakti fonton]

La fabrikoj uzis la akvoenergion de la rivero Ennepe por peli la muelilojn. La rivero estis en ĉi tiu kampo tiel okupita per muelejoj, ke jam komence de la 19-a jarcento novinstalaĵoj preskaŭ ne eblis. Por eviti akvomankon ekzemple en somero, oni instalis vejrojn aŭ kolektobasenojn. Tio kaŭzis, ke la produktantoj malsupraj laŭ la rivero ofte ne plu havis akvon, kio kondukis al diversaj juĝprocesoj.

La krudmaterialoj de la falĉilmartelegoj venis de la najbaraj ŝtal- kaj aliaj martelejoj. Eble ĉar la alta postulo kaj la senarbigo plimultkostigis la lignokarbon, oni jam frue komencis uzi minkarbon. Tio ĉi estis la kaŭzo, kial la prusa ŝtato komencis antaŭenigi la ŝtonkarbo-ekspluaton ekde la lasta triono de la 18-a jarcento. Malgraŭ la proksimeco al la karbominejoj la transporto kreis problemojn. Ne hazarde Friedrich Harkort fariĝis pioniro de la fervojo, kiam li en 1826/28 konstruigis reloĉarojn, kiujn ĉevaloj tiris laŭ fervojoj de Schleebusch ĝis Enneperstraße (Schlebusch-Harkorter Kohlenbahn). Tie trafikis jam en 1832 vaporpelata lokomotivo.

Ŝanĝoj en la 19-a jarcento[redakti | redakti fonton]

La transcedo de Graflando Mark al la napoleona grandduklando Berg kaŭzis konsiderindajn ŝanĝojn. Al tio apartenis la kunigo de la lokoj ĉe Enneperstraße al mairie, t.e. urbestra distrikto. La libereco disde rekrutigo finis kaj per la ekonomia kaj metia libero ankaŭ malaperis la devigaj aliancoj kiel la fabrique de la falĉilforĝejoj. Per tio tamen ankaŭ forfalis la etiketoprotekto kaj la kvalitosekurigo. La Kontinenta Embargo konsiderinde malbonefikis sur la eksportodependa industrio. Ankaŭ kiam en 1815 Prusujo rericevis Graflandon Mark, la ekonomia libereco restis. La disvendon de la falĉilo nun ofte transprenis migrokomercistoj el la Sauerland de la regiono de Winterberg. Entute la vendeblecoj pliboniĝis klare ankaŭ pro la fondado de la Germana Doganunio.

La Mairie Enneperstraße ŝanĝigis al prusa Amt Enneperstraße el la komunumoj Haspe, Voerde, Vorhalle, Waldbauer kaj Westerbauer.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Conversations-Lexicon oder Encyclopädisches Handwörterbuch für gebildete Stände. Bd, 3 Stutgarto 1816, p. 415
  2. Traduko: Priskribo de la fabrikoj sude de la Ruhr
  3. Matthias Kordes_ Ein beständiges Lebensvolles Getriebe. Unternehmensgeschichte von 1700 bis 1871. En: 300 Jahre Cronenberg. Das Geschichtsbuch eines Familienunternehmens. Arnsberg, 2011 p.51
  4. Traduko: Mia pilgrimado al trankvilo kaj espero aŭ priskribo de la virta kaj burĝa stato de Vestfalujo je la fino de la 18-a jarcento
  5. Justus Gruner: Meine Wallfahrt zur Ruhe und Hoffnung oder Schilderung des sittlichen und bürgerlichen Zustandes Westphalens am Ende des achtzehnten Jahrhunderts, vol. 2, Frankfurto ĉ.M. 1803, pj. 350-352 Onlineversion Arkivigite je 2007-10-16 per la retarkivo Wayback Machine
  6. Stefan Gorißen: Vom Handelshaus zum Unternehmen. Sozialgeschichte der Firma Harkort im Zeitalter der Protoindustrie : 1720 - 1820 Göttingen, 2002 p.345