Urbestro (Francio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Urbestro (Francujo))

La urbestro prezidas, en Francio, la Municipan Konsilion, de kiu li organizas la laboron kaj plenumas la decidojn. Li havas ankaŭ grandajn povojn kaj proprajn respondecojn, kia la respondeco de la agado de la municipa polico, aŭ la respondeco pir la administrado de la komunuma dungitaro.

La urbestro estas ankaŭ la reprezentanto de la ŝtato en la komunumo. Tiel, li estas oficiro de civila statuso kaj oficisto de juĝa polico. La daŭro de la mandato de urbestro estas sesjara.

Elekto[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikoloj Historio de la maniero de urbestrelekto kaj Municipa elekto en Francio.

Historio[redakti | redakti fonton]

En Francio, la ofico de urbestro aperis en la 9-a jarcento.

Nuna situaciio[redakti | redakti fonton]

La urbestro estas la prezidanto de la Municipa Konsilio. Li estas elektita per sekreta voĉdonado el la municipaj konsilianoj, okaze de la unua kunsido de la Municipa Konsilio, kiu devas okazi inter la vendredo kaj la dimanĉo kiuj sekvas la kompleta elekto de la konsilio[1],[2].

Neakordeblecoj kaj kumuloj de mandatoj[redakti | redakti fonton]

La mandato de urbestro estas neakordigebla kun tiu de prezidanto de iu Regiona Konsilio, prezidanto de iu Departementa Konsilio, kaj de Eŭropa komisionano, membro de la Eŭropa Centra Banko aŭ membro de la konsilio pri monpolitiko de la Banko de Francio[3].

La leĝo pri mandatakumulo ebligas al urbestro havi nur unu balotan mandaton (deputito, senatano, regiona konsiliano, departementa konsiliano), aldone al lia municipa mandato. La posteno de municipa konsiliano ne estas konsiderata kiel propra mandato.

Daŭro de mandato[redakti | redakti fonton]

La daŭro de la mandato de urbestro egalas tiun de la Municipa Konsilio (6 jaroj)[4]. Li estas réelektebla.

Funkcioj[redakti | redakti fonton]

Le urbestro estas samtempe oficisto de la ŝtato kaj oficisto de la komunumo kiel teritoria kolektivumo.

La kostumo de la urbestroj[redakti | redakti fonton]

François Veisseyre, Urbestro de Quimper en kostumo (1865-1870)

Okaze de publikaj ceremonioj, la urbestro kaj la vicurbestroj devas surhavi oficialan kostumon.

Ekde 1790, okaze de la kreo de la komunumoj, la urbestroj havis kiel distingan simbolon la trikoloran skarpon kun franĝo.

La insigno de la urbestroj[redakti | redakti fonton]

Insigno de urbestro

Komunumoj mortintaj por Francio[redakti | redakti fonton]

La ses komunumoj « mortintaj por Francio » (Beaumont-en-Verdunois, Bezonvaux, Cumières-le-Mort-Homme, Fleury-devant-Douaumont, Haumont-près-Samogneux kaj Louvemont-Côte-du-Poivre) estis tute detruitaj en la batalo apud Verdun en 1916 kaj neniam estis rekonstruitaj, pro tro grava esto de neeksplodintaj municioj kaj de renversitaj kaj politaj grundoj[5].

Enspezoj[redakti | redakti fonton]

La enspezoj de urbestro estas difinitaj en la artikolo L 2123-23 de la CGCT laŭ la grandeco de la komunumo, per procento de la fina malneta indico de la indica skalo de la ŝtatoficistaro (kromnomita: indico 1015)[6].

Maksimumaj enspezoj (en euros) de la urbestroj kaj vicurbestroj laŭ la loĝantaro de la komunumo[7]
Loĝantaro Urbestro Vicurbestro
Malpli ol 500 enloĝantoj
De 500 ĝis 999 enloĝantoj
De 1 000 ĝis 3 499 enloĝantoj
De 3 500 ĝis 9 999 enloĝantoj
De 10 000 ĝis 19 999 enloĝantoj
De 20 000 ĝis 49 999 enloĝantoj
De 50 000 ĝis 99 999 enloĝantoj
Ekde 100 000 enloĝantoj
646,25
1 178,46
1 634,63
2 090,81
2 470,95
3 421,32
4 181,62
5 512,13
250,90
313,62
627,24
836,32
1 045,40
1 254,48
1 672,65
2 508,97

Dojenoj de la urbestroj[redakti | redakti fonton]

En 2014, 93-jara, Marcel Berthomé estas la plej multjara urbestro de Francio en ofico, kaj regas la komunumon Saint-Seurin-sur-l'Isle ekde 1971[8]. Gabriel Tambon estus la plej multjara urbestro de la komunumoj kun pli ol 3500 enloĝantoj ankoraŭ en ofico (Le Castellet), kaj Yves Bahu regas la vilaĝon Priez (Aisne - 53 enloĝantoj en 2011) ekde 1959[9].

En 2008, Manon Dumoulin, 82jara, finis sian 8-an kaj lastan mandaton de urbestro de Neuville-sur-Ailette (Aisne), (80 enloĝantoj). Ŝi estis la sola virino en Francio, kiu plenumis ok municipajn mandatojn sen interrompo[10].

En 2014, Arthur Richier en Faucon-du-Caire kaj Roger Senié en La Bastide-de-Bousignac finis siajn 11-ajn mandatojn.

Raymond Vergèsestis urbestro de tri malsamaj komunumoj de Reunio inter 1935 kaj 1957 (Salazie 1935-1942, Saint-Denis 1946-1946, Saint-André 1948-1957).

Listo de mandatoj de urbestro la plej longaj (Francio)
Nomo Daŭro Komenciĝo Finiĝo Urbo Departemento Notoj
André Cornu 72 jaroj[11],[12] 1815 1887 Bazolles Nièvre
Charles Edmond Mathis 71 jaroj 1878 (interrompo de 1883 ĝis 1888) 1953 Éhuns Haute-Saône
Louis Philippon 69 jaroj[13] 1929 1998 Juvigny Aisne
Arthur Richier 66 jaroj kaj 6 monatoj oktobro 1947 aprilo 2014 Faucon-du-Caire Alpes-de-Haute-Provence
Roger Senié[14] 66 jaroj kaj 6 monatoj oktobro 1947 aprilo 2014[15] La Bastide-de-Bousignac Ariège
Philippe de La Moissonière 63 jaroj[16] 1945 2008 La Fontelaye Seine-Maritime
Félix Dehau 62 jaroj[17] 1872 1934 Bouvines Nord
Joseph Raybaud 62 jaroj 1929 1991 Levens Alpes-Maritimes
Jean-Baptiste de Touchebœuf 61 jaroj 1793 1854 Mouzens Dordogne
Bernard Cacquevel 61 jaroj 1953 2014 Le Mesnil-Rogues Manche
Hubert d'Andigné 58 jaroj kaj 10 monatoj 1946 januaro 2005 Le Champ-de-la-Pierre Orne
Philippe de Bourgoing 57 jaroj 1950 2007 Tracy-sur-Mer Calvados
Aimé Césaire 56 jaroj 1945 2001 Fort-de-Francio Martiniko
Pierre Marleix 56 jaroj[18] 1947 2003 Saint-Germain-près-Herment Puy-de-Dôme
Roger Turot 56 jaroj [19] 1952 2008 Chivres-Val Aisne
Yves Bahu[9] 55 jaroj 1959 Priez Aisne Mandato en ofico
Michel de Aillières 55 jaroj 1953 2008 Aillières-Beauvoir Sarthe
Hubert Bouyssière 55 jaroj 1953 2008 Villevayre devenue Najac Aveyron Villevayre kaj Najac kunfandiĝis en 1965.
Henri Bredin 55 jaroj 1953 2008 L'Hôpital-Saint-Lieffroy Doubs
André Chalazon 55 jaroj 1953 2008 La Grand-Croix Loire
Yves de Kerveguen 55 jaroj 1953 2008 Vigny Val-d'Oise
Henri Le Breton 55 jaroj 1953 2008 Buléon Morbihan
Michel Lemarchand 55 jaroj 1953 2008 La Villette Calvados
Jacques Pelletier 55 jaroj 1953 2008 Villers-en-Prayères Aisne
Jean Porchet 55 jaroj 1953 2008 Maisons-du-Bois-Lièvremont Doubs
Pierre Cambus 55 jaroj[20] 1959 2014 Charlas Haute-Garonne
Pierre Trémintin 54 jaroj 1912 1966 Plouescat Finistère
Henri Savornin 54 jaroj 1959 2014 Montclar Alpes-de-Haute-Provence
Henri Queuille 53 jaroj 1912 1965 Neuvic Corrèze
André Leprince 53 jaroj 1955 2008 Béhagnies Pas-de-Calais
Hubert François 53 jaroj 1961 2014 Gilley Haute-Marne
Jean Proriol 52 jaroj 10/1962 Beauzac Haute-Loire Mandato en ofico
Jean-Louis de Ganay 52 jaroj 1946 1998 Courances Essonne
Achille Boucher 50 jaroj 1902 1952 Le Mesnil-Hardray Eure
Jacques de Kerangat 50 jaroj 1945 1995 Grand-Auverné Loire-Atlantique
Manon Dumoulin 50 jaroj 1958 2008 Neuville-sur-Ailette Aisne
Gabriel Tambon 49 jaroj 1965 Le Castellet Var Mandato en ofico
Michel Brebion 49 jaroj 1959 2008 Bournonville Pas-de-Calais
André Dubosc 49 jaroj[21] 1959 2008 Beaubray Eure
Michel Lheureux 49 jaroj 1959 2008 Boisdinghem Pas-de-Calais
Alexandre Podvin 49 jaroj 1959 2008 Rollancourt Pas-de-Calais
Ernest Dat 49 jaroj 1965 2014 Bezins-Garraŭ Haute-Garonne
René Rose 49 jaroj 1965 2014 Borce Pyrénées-Atlantiques
Bernard Têtu 49 jaroj 1965 2014 Lattre-Saint-Quentin Pas-de-Calais
Louis Guillois 48 jaroj 1904 1952 Ploërmel Morbihan
Gaston de Brigode 48 jaroj 1925 1977 Folembray Aisne
Jacques Chaban-Delmas 48 jaroj 1947 1995 Bordeaux Gironde
Jean Blanc 48 jaroj 1953 2001 La Ravoire Savoie
Édouard Herriot 47 jaroj 1905/1940 1945/1957 Lyon Rhône Kun interrompo inter 1940 kaj 1945
Jean-Paul de Rocca Serra 47 jaroj 1950 1997 Porto-Vecchio Corse-du-Sud
Jean Kiffer 46 jaroj 1965 2011 Amnéville Moselle
Jean Étienne Daboville-Desprès 45 jaroj 1900 1945 Brillevast Manche
Roger Joseph de Lattre de Tassigny 45 jaroj 1911 1956 Mouilleron-en-Pareds Vendée (patro de la marŝalo de Lattre de Tassigny)[22]
Pierre Corby 45 jaroj 1935 1980 Boissy-sans-Avoir Yvelines
Jean-Baptiste Casalta 45 jaroj 1969 2014 Tolla Corse-du-Sud
Jacques Carat 45 jaroj[23] 1953 1998 Cachan Val-de-Marne
George Wenger 45 jaroj 1850 1895 Drusenheim Bas-Rhin
François Tortoni 44 jaroj 1830 1874 Rosoy-en-Multien Oise
Jules Hunebelle 44 jaroj 1856 1900 Clamart Hauts-de-Seine
Albert Serin-Moulin 44 jaroj 1900 1944 Jargeau Loiret
Louis Rémond 44 jaroj 1933 1977 Andrezel Seine-et-Marne
Martial Brousse 44 jaroj 1936 1980 Braquis Meuse
Pierre Sost 44 jaroj[24] 1945 1989 Encausse-les-Thermes Haute-Garonne
Gaston Viens 44 jaroj 1965 2009 Orly Val-de-Marne
Marcel Berthomé 43 jaroj 1971 Saint-Seurin-sur-l'Isle Gironde La plej multjara urbestro en ofico (93-jara).
Alfred Pettazzoni 43 jaroj 1971 Les Monthairons Meuse Mandato en ofico
Pierre Petitguillaume 43 jaroj 1971 Ceaulmont Indre Mandato en ofico
François Talazac 43 jaroj 1971 Bachos Haute-Garonne Mandato en ofico
Firmin Bédoussac 43 jaroj 1946 1989 Omps Cantal
Henri Huchette 43 jaroj 1965 2008 Bailleul-lès-Pernes Pas-de-Calais
Jean Lévèque 43 jaroj 1965 2008 Villeloin-Coulangé Indre-et-Loire
Robert Cabé 43 jaroj 1971 2014 Artigue Haute-Garonne
Bernard Marcille 43 jaroj 1971 2014 Heilly Somme
Gérard Marion 43 jaroj 1971 2014 Bagnols Puy-de-Dôme
Roland Robert 43 jaroj 1971 2014 La Possession Reunio
Georges Beyney 42 jaroj 1972 2014 L'Union Haute-Garonne
Roger Drapie 42 jaroj 1953 1994 Bergues Nord
Alain Vasselle 40 jaroj 1974 Oursel-Maison Oise Mandato en ofico
Pierre Carous 40 jaroj kaj 2 monatoj 10/1947 12/1987 Valenciennes Nord
Camille Vallin 40 jaroj 1953 1993 Givors Rhône
René Monory 40 jaroj 1959 1999 Loudun Vienne

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. CGCT artikolo L. 2121-7 de la ĝenerala regularo de la teritoriaj kolektivumoj
  2. CGCT artikolo L. 2122-4 de la ĝenerala regularo de la teritoriaj kolektivumoj
  3. Article L. 2122-4 la ĝenerala regularo de la teritoriaj kolektivumoj
  4. Balota regularo, artikolo L. 227
  5. Historio: La martiraj vilaĝoj. Arkivita el la originalo je 2011-01-05. Alirita 2015-02-20.
  6. (PDF) Valoro de la enspezoj, en novembro 2006, interretejo de la ministerio pri enlandaj aferoj
  7. Gazeto Metronews de la ĵaŭdo la 6-a de marto 2014, paĝoj 4 kaj 5
  8. http://www.lefigaro.fr/politique/le-scan/insolites/2014/03/25/25007-20140325ARTFIG00192--92-ans-le-plus-vieux-maire-de-france-entame-un-neuvieme-mandat.php
  9. 9,0 9,1 Michel Abhervé (8-an de majo 2014). “La nova dojeno estas urbestro ekde 1959. Ĉu tio estas tre saĝa ?”, Alternatives économiques. .
  10. « Post kvindek jaroj en la urbodomo de Neuville-sur-Ailette, Manon Dumoulin, 82-jara, rezignas » Le Parisien - la 7-an de februaro 2008.
  11. la Libro de la Rekordoj de 1998 (ISBN 9782911792045)
  12. (PDF) André Cornu mandat: 72 jaroj[rompita ligilo], en la interretejo lebazois.fr
  13. La urbestroj de Juvigny, en la interretejo "francegenweb.org"
  14. Kun interrompo de junio ĝis julio 2008, post nuligo de balotoj, kaj duan fojon de junio en julio 2013, post la demisio de la Municipa Konsilio.
  15. En Ariège, dojeno de urbestroj de Francio rezignas, Le Point, 17-a de junio 2013
  16. « La morto de granda homo »[rompita ligilo], la 21-an de oktobro 2009, en la interretejo paris-normandie.fr
  17. Fine de artikolo[rompita ligilo], en la interretejo lesamisdebouvines.free.fr
  18. Saint Germain près Herment. Arkivita el la originalo je 2015-02-20. Alirita la 15-an de majo 2011..
  19. [1], en la interretejo "www.lunion.presse.fr"
  20. Parolado de la urbestro de Charlas. Arkivita el la originalo je 2011-07-15. Alirita la 15-an de majo 2011..
  21. Detaloj de informoj de la urbestro, en la interretejo "francegenweb.org"
  22. Jean Hervé Favre. Jean de Lattre de Tassigny. GeneaNet. Arkivita el la originalo je 2015-02-21. Alirita la 6-an de decembro 2013..
  23. http://www.senat.fr/senateur/carat_jacques59525r.html
  24. Encausse-les-Thermes. La adiaŭo de la Encausse-anoj al ilia urbestro. Alirita la 15-an de majo 2011..

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • (PDF) Ministerio pri internaj aferoj, transmaro kaj teritoriaj kolektivumoj (DGCL). (2008) Memorlibro de la nove elektita urbestro. ISBN 978-2-11-007051-7.
  • (PDF) Direction générale des finances publiques. (aprilo 2008) Financa kaj fiska memorlibro de la urbestro.
  • (PDF) (januaro 2008) Le guide du urbestro 2008.

Aldonaĵoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]