Enuo
La enuo aŭ tediĝo estas malplaĉa sento de neokupeco aŭ malintereso pri la nuna situacio, mema neutileco kaj nescio pri la maniero uzi sian tempon. Ĝi devenas ofte el la unuformeco, la malesto de stimulado kaj la neespero (aŭ nevolo) pri ŝanĝo.
La malo de la enuo estas la ekscitiĝo kaj la entuziasmo.
La enuo povas instigi al serĉo pri emocioj per ludo, aŭ sporto, sed ankaŭ hazardludoj, drogoj aŭ deliktado.
La enuo povas esti simptomo de psika malsano kiel la deprimo.
Notoj
- ↑ Mihály Csíkszentmihályi, Finding Flow, 1997.
|