Epidemio de 1649 en Sevilo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pentraĵo pri la epidemio de pesto montranta homamason antaŭ la Hospitalo de la Sango. Verko en la Hospitalo Pozo Santo, Sevilo.

La epidemio de pesto de 1649, nomita ankaŭ Granda pesto de Sevilo, estis la plej grava epidemia krizo kiun suferis Sevilo, Hispanio, ĉar ĝi okazigis grandan malpliigon de loĝantaro, en kiu mortis almenaŭ 60 000 personoj, nome ĉirkaŭ 46 % de la loĝantaro de la urbo.

Ĝi formis parton de la epidemio de bubona pesto devena de Nordafriko, eble atinginta kelkajn havenojn de Andaluzio, kiu atakis forte en Valencio en junio 1647 kaj etendiĝis poste al la cetero de Andaluzio, Aragono kaj Murcio. Tiun printempon multe pluvis en Sevilo, kaj okazis inundoj en kompletaj kvartaloj de la urbo, ĉefe havenaj. Tiuj inundoj malhelpis la nutroliveradon, kio rezultis en malabundo de nutraĵoj, plialtigo de la prezoj kaj finfine malsatego.

La epidemio ege frapis la urbon. Nek ĝia loĝantaro nek ĝia ekonomio atingos antaŭajn nivelojn ĝis post jardekoj aŭ eĉ jarcentoj.

Kronologio de la epidemio[redakti | redakti fonton]

  • Ĉefe post la inundoj de la 4a de aprilo 1649, lokanoj eksuferis naŭzojn kaj stomakajn misordojn.[1]
  • La 21an de majo samjare oni malpermesis la eniron en Madridon de personoj aŭ varoj devenaj de Sevilo.
  • Dum la festo de Corpus (junio) pintis la katastrofo, kaj en unu posta tago okazis pli ol kvar mil mortoj.
  • La 20an de julio oni fermis la hospitalon de Triano enferminte la malsanulojn, tie mortis pli ol dek du mil personoj.
  • Fine de julio okazis kelkaj izolaj mortoj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Ortiz de Zúñiga 1677

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Gran peste de Sevilla en la hispana Vikipedio.