Erik Høg

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Erik Høg
Persona informo
Naskiĝo 17-an de junio 1932 (1932-06-17) (91-jaraĝa)
Lingvoj danaangla vd
Ŝtataneco Reĝlando Danio vd
Alma mater Universitato de Kopenhago vd
Profesio
Okupo astrofizikisto • astronomo vd
Laborkampo astronomioAstrometrio vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Erik HØG [hoj] (naskiĝis la 17-an de junio 1932 en Frejlev, vilaĝo sur la insulo Lolland) estas dana astrofizikisto kaj astronomo. Li studis en la Universitato de Kopenhago kaj laboris en la Instituto Niels Bohr[1]. Kiel esperantisto li estis membro de la “Internacia Scienca Instituto Ivo Lapenna[2]. Ekde 1960 Erik Høg evoluigis novajn metodojn por mezuri la stelojn en la ĉielo. Temas pri astrometrio: la preciza mezurado de la pozicioj, movadoj kaj distancoj de steloj. Tiu laboro kondukis al du satelitoj de la Eŭropa Spaca Agentejo (ESA), Hipparcos kaj Gaia. Kiam la Eŭropa Spaca Agentejo (ESA) lanĉis la satelitojn Hipparcos kaj Gaia, tio estis rekta rezulto de la pensoj kaj laboroj de Erik Høg tra la jaroj. Hipparcos mezuris inter 1989 ĝis 1993 kaj Gaia mezuras ekde 2013 ĝis verŝajne 2023 pli ol du mil milionojn da steloj[3].

Scienca laboro[redakti | redakti fonton]

Medalo por la Instituto Niels Bohr fare de la dana skulptisto Rikke Raben.

Lia scienca laboro ĉefe temas pri astrometrio, t.e. la mezurado de pozicioj, movadoj kaj distancoj de steloj. Li inventis novajn instrumentojn por uzado sur la tero kaj en la satelitoj Hipparcos kaj (Roemer)-Gaia de ESA. 

  • Studoj ĉe la Universitato de Kopenhago (1950-58)
  • Esploro en Germanio kiel ĉefobservisto en la Observatorio de Hamburgo (1958-73)
  • Asocia profesoro en la Universitato de Kopenhago (1973-2002)
  • Evoluigo de la unua astrometria satelito Hipparcos (1975-89)
  • Evoluigo de la dua astrometria satelito Gaia (1990-2007)[3]

Li ankaŭ estis 

  • gastprofesoro en la universitatoj de Tokio, Tübingen kaj Strasburgo.   
  • prezidanto de la studgrupo por horizontaj meridianaj cirkloj de IAU inter 1973-1983
  • prezidanto de la komisiono por Pozicia Astronomio de IAU inter 1979-1982
  • prezidanto de dana-ĉina meridiana teleskopo inter 1980-1990
  • prezidanto de analizo de observoj de Hipparcos inter 1980-2000
  • ĉefo de la fotometria grupo de ESA por la evoluigo de la dua astronomia satelito Gaia (1990-2007) 
  • proponinto (inter 2013-2019) de tria astrometrika satelito lanĉota en 2035[4][5][6]

Høg emeritiĝis en 2002, faranta prelegojn[6] kaj verkanta historiajn artikolojn (2002-2020).

Honoroj[redakti | redakti fonton]

Høg ricevis en 1999 la medalon de la scienca direktoro pro elstara kontribuo al la scienca programo de ESA kaj en 2009 la Struve-medalon de Rusio pro siaj kontribuoj al astrometrio de la tero kaj de la spaco. La Internacia Astronomia Unio (IAU) honoris lian sciencan laboron kaj donis la nomon "Erikhøg" al asteroido, tio estas planedeto inter Marso kaj Jupitero[2]. La Germana Astronomia Asocio honoris lin en 2019 per la "prezo por evoluigo de instrumentoj".

Poligloto[redakti | redakti fonton]

Li ŝatis lerni fremdajn lingvojn: la anglan, la germanan, la francan kaj Esperanton kiun li flue parolas kaj je iom pli baza nivelo la hispanan, la rusan, la ĉinan kaj la japanan. Li ankaŭ sufiĉe bone lernis la indonezian en 1978, sed li forgesis ĝin.

Esperanto[redakti | redakti fonton]

Esperanto estas grava parto de lia tuta vivo kaj li flue parolas la lingvon. Li estas membro de la Internacia Scienca Instituto Ivo Lapenna[2]. Li prelegis ekzemple dum la Internacia Kongresa Universitato en Kopenhago[2].

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • (angla) Høg, Erik (2009). 400 years of astrometry: from Tycho Brahe to Hipparcos. Experimental Astronomy. 25 (1-3): 225-240. doi:10.1007/s10686-009-9156-7   
  • (angla) Høg Erik (2020), List of my papers since 2006, 10 pp[1]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (dk) Jens Ramskov, Dansk astronom bag satellitten, der tegner kortet over galaksen, ING.dk, la 14-an de septembro 2016
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 Erik Høg, La profundo de la ĉielo - kreado kaj scio dum 2500 jaroj, (elŝutebla PDF), 64-a sesio de IKU, paĝoj 44-45, 23-30 julio 2011
  3. 3,0 3,1 Erik Høg
  4. (en) Høg, E., Hobbs, D.  2019,  Gaia Successor with International Participation. Resumo de parolado en Annual Danish Astronomy Meeting (PDF).
  5. (en) At the age of 85-year old, Erik Høg is planning a satellite to be launched in 20 years, Niels Bohr Institute
  6. 6,0 6,1 (dk) Syv foredrag ved Erik Høg (PDF), novembro 2018