Ernő Rubik (inĝeniero)
Ernő Rubik | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 27-an de novembro 1910 en Piešťany |
Morto | 13-an de februaro 1997 (86-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Malnova tombejo de Budapeŝto, 47-1-126 |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Piarista Gimnázium (en) (–1929) Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto (–1934) |
Memorigilo | |
Familio | |
Infano | Ernő Rubik |
Okupo | |
Okupo | maŝinkonstrua inĝeniero piloto inventisto military flight engineer (en) |
Ernő Rubik, laŭ hungarlingve kutima nomordo (kaj kun distinga signo) Rubik Ernő id. estis hungara inĝeniero, piloto, profesoro. Lia filo estis inventisto Ernő Rubik.
Ernő Rubik [1] naskiĝis la 27-an de novembro 1910 en Hungara reĝlando en Pöstyén (nuntempa Piešťany en Slovakio). Li mortis la 13-an de februaro 1997 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Patro de Ernő Rubik mortis dum la 1-a mondmilito, la restinta familio rifuĝis al rest-Hungario en 1918. Ernő akiris diplomon en Reĝa Teknika Universitato József, sed jam dum lernado li aliĝis al la universitata pilota klubo. Inter 1929-1935 li partoprenis en projektoj de flugmaŝinoj, poste li instruis en la menciita universitato. En 1934 li ekzamenis pri motoraj flugmaŝinoj, en la sekva jaro pri glisiloj. En 1936 li fondis uzinon por produkti glisilojn en Esztergom. Post la ŝtatiĝo en 1949 li laboris en projekta firmao pri flugmaŝinoj, sed li ankaŭ instruis en la universitato. Inter 1961–1967 li havis postenon en la ministerio pri trafiko kaj poŝto, poste ĝis 1971 en la ŝtata fluga kompanio. Resume li projektis 28 flugmaŝinojn. Li ricevis premiojn ekde 1948, lastfoje premion Kossuth en 1963.
Elektitaj projektoj
[redakti | redakti fonton]- glisiloj: EMESE B, Szittya I, R–07a Tücsök, R–07b Vöcsök, R–08 Pilis, R–21 (armea glisilo), R–26S Góbé, R–27 Kópé
- motoraj flugmaŝinetoj: M–19, R–14 Pinty, R–18 Kánya, R–32
Memorigiloj
[redakti | redakti fonton]- memortabulo kaj flughaveneto en Esztergom