Ervin Gyertyán

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ervin Gyertyán
Persona informo
Naskonomo Grünbaum Ervin
Naskiĝo 22-an de novembro 1925 (1925-11-22)
en Budapeŝto
Morto 14-an de junio 2011 (2011-06-14) (85-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Malnova tombejo de Budapeŝto
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato de Parizo
Okupo
Okupo ĵurnalisto • sciencfikcia verkisto • artokritikisto • aesthetician • literaturhistoriisto • scenaristo
vdr

Ervin Gyertyán [djertjAn], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Gyertyán Ervin estis hungara ĵurnalisto, kritikisto, esteto, literaturhistoriisto. Lia origina familia nomo estis Grünbaum.

Ervin Grünbaum[1][2] naskiĝis la  22-an de novembro 1925(nun 1925-11-22) en Budapeŝto, li mortis la 14-an de junio 2011 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ervin Gyertyán devenis el juda familio. Li maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo en 1943. Li studis en Scienca Universitato Péter Pázmány, poste en Sorbono, kie li akiris pedagogian diplomon en 1949. Hejmenveninta li estis ĵurnalisto, ekzemple en Népszava inter 1950–1956, filma revuo (1958–1975). Li havis postenon en la Hungara Televizio inter 1979 kaj 1984, poste 2 jarojn en filma instituto.

Li edziĝis en 1953, lia edzino naskis 2 gefilojn en 1954 kaj 1958. Li ricevis premiojn inter 1979-2008.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Federico García Lorca: Cigány románcok (tradukaĵo, 1948)
  • Ítélet Hanoiban (junulara romano, 1955)
  • Denis Diderot: Megtévesztés (tradukaĵo, 1958)
  • Nuda diplomato (filma scenarlibro, 1963)
  • A kibernerosz tündöklése és bukása (sciencfikcia romano, 1963)
  • Attila József (studo, 1966)
  • Szemüveg a porban (romano, 1975)
  • "Tisztán meglátni csúcsainkat". Tanulmányok József Attiláról (studoj, 1985)
  • Lidérc és ingovány (1938-1953) (rememoroj, 1997)
  • Értékek csapdája (eseoj, studoj, 2004)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]