Ervin Lendvai

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ervin Lendvai
Persona informo
Naskonomo Loewenfeld Ervin
Naskiĝo 4-an de junio 1882 (1882-06-04)
en Budapeŝto
Morto 21-an de marto 1949 (1949-03-21) (66-jaraĝa)
en Epsom
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Muzikakademio Franz Liszt
Okupo
Okupo dirigentokomponistoĥorestro
vdr

Ervin Lendvai, laŭ hungarlingve kutima nomordo Lendvai Ervin estis hungara komponisto, dirigento, muzika instruisto. Lia origina familia nomo ĝis 1894 estis Loewenfeld, lia persona nomo ekster Hungario estis Erwin. Li estis onklo de Kamilló Lendvay.

Ervin Lendvai [1] naskiĝis la 4-an de junio 1882 en Budapeŝto, li mortis la 31-an de marto 1949 en Epsom (Britio).

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ervin Lendvai devenis el varia hungara-germana-juda familio. Li studis en Tutlanda Hungara Reĝa Muzikakademio akirinta diplomon en 1906. Lia ĉefinstruisto estis de:Hans Koessler. Interrompe en 1905 ankaŭ Giacomo Puccini instruis lin en Milano. Post siaj studoj li instruis muzikon en diversaj lernejoj en Germana Regno, sed kelkfoje li ankaŭ dirigentis. Li edziĝis, sed jam en 1910 li eksedziĝis. En 1933 li rifuĝis pro la nazioj al Anglio (tra kelkaj landoj) kaj li estis muzikinstruisto en Kenninghall. Post la 2-a mondmilito li estis konservatoriestro en Györ (Hungario), sed en nekonata jaro li revenis al Britio.

Elektitaj komponaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Elga (opero, 1916 prezentita en Mannheim)
  • Völkerfreiheit (1930)
  • e-moll vonósnégyes, Op.8.
  • D-dúr szimfónia Op.10.
  • Archaische Tänze Op. 30. (por ĉambra orkestro)
  • Stimmen des Seele Op. 25. (por koruso)
  • suito op. 32. (por ĉambra orkestro)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]