Erzsébet Kürthy

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Erzsébet Kürthy
Persona informo
Naskiĝo 28-an de junio 1903 (1903-06-28)
en Budapeŝto
Morto la 1-an de septembro 1930
en Germanio
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo aktoro • filmaktoro
vdr

Erzsébet Kürthy [erĵEbet kurti], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kürthy Erzsébet estis hungara kaj germana filma aktoro. Ŝia nomo eksterlande estis Ellen Kürti.

Erzsébet Kürthy[1][2] naskiĝis la 28-an de junio 1903 en Budapeŝto, ŝi mortis la 1-an de septembro 1930? en Germanio.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Erzsébet Kürthy post lernado finis privatan dancakademion de Emília Nirschy, poste ŝi rolis en kelkaj mutaj filmoj sub pseŭdonimo Alice Pickford. En la aĝo de 19 ŝi translokiĝis al Munkeno, kie ŝi ricevis eĉ filmajn ĉefrolojn. Baldaŭ ŝi iris al Berlino, kie ŝi ricevis filmajn rolojn ĝis fino de la muta filmepoko. Supozeble ŝia voĉo ne estis konvena, tial ŝi ne havis rolojn. Supozeble ŝi mortigis sin en 1930, nur estas fakto, ke ŝi plene malaperis.

Ŝiaj filmaj roloj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • A levágott kéz (ŝia debuta filmo, 1920)
  • Veszélyben a pokol (1921)
  • Um Liebe und Thron (1922)
  • Das deutsche Mutterherz (1926) - kelnerino
  • Liebe und Diebe (ŝia lasta filmo, 1928)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]