Esperanto-mecenatoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Esperanto-mecenato estas homo kiu apogas finance la agadon de la Esperanto-movado.

La ĝenerala nomo estas mecenato, sed oni foje trovas la vorton meceno.

Artikolo de la Enciklopedio de Esperanto pri la mecenatoj ĝis 1934[redakti | redakti fonton]

Mecenoj. Per la vorto „meceno“ oni indikas larĝaniman bonfaranton de arto, de scienco, de movado. Ĝi devenas de persona nomo romana, aristokrato el tempo de imperiestro Aŭgusto, Maecenas, kiu havis tiun kvaliton de subtenemo. Ankaŭ la E-Movado havas siajn mecenojn. Tute precizajn detalojn oni ne povas trovi, sed pri jenaj bonfarantoj la informoj estas tute fidindaj.

D-ro Emile Javal (1839-1907) kuracisto, postlasis al la tiama Centra Oficejo (v.) en Parizo sumon de 80 000 Fr. (ora valoro).

Generalo H. Sebert, la fondinto de la Centra Oficejo E-ista, dum jaroj larĝe subtenis finance. Laŭ prudentaj taksoj (ciferoj ne estis publike konigitaj) li donacis tiel sumegon de 200.000 Fr (antaŭmilita valoro).

René de Saussure, ĝeneva patriciano, nepo de la fama naturisto kaj scienculo Horace de Saussure, fondis en Genève Sciencan Oficejon E-istan, eldonis la tiutempe imponan Sciencan Revuon kaj ĉiel subtenis la movadon.

Hector Hodler, kunfondinto de UEA, profesie sed sensalajre laboris kiel dir. de la Asocio. Postlasis al UEA kapitalon de l80.000 Fr. sv. plie la riĉan bibliotekon kaj donacis al ĝi la gazeton ,E'.

Harold Bolingbroke Mudie (London) multe subtenis finance la Britan Asocion kaj UEA, kies unua prez. li estis. Lia patro testamente je memoro de filo donacis al BEA kaj UEA belan sumon.

D-ro Albert Steche, Leipzig, eksprezidanto de la GEA, donacis al GEA antaŭ la milito la sumon de l0.000 markoj.

Kuracisto John Buchanan en London donacis sumon de 4000 funtoj (1930) por fondi katedron de E ĉe la Universitato de Liverpool, donacis al BEA 1000 funtojn. G. AGRICOLA.

Krom la nomitaj mecenoj troviĝas multegaj E-istoj, kiuj per grandaj aŭ malgrandaj sumoj subtenas diversajn E-societojn, aliaj - kiel lastatempe ekz. Gino Catarzi - ebligas eldonon de valoraj libroj.

Post 1934[redakti | redakti fonton]

Multaj homoj tutmonde apogis finance la movadon en ĉiuj epokoj.

Nuntempe estas tre konata la laboro de Miyoshi Etsuo el Japanio

Oni foje utiligas la servojn de Fondaĵoj. Ekzemple, la Fondumo por Esperantologiaj Studoj (angle Esperantic Studies Foundation, ESF), kiun multe helpis la heredaĵo de la geedzoj Cathy kaj William H. Schulze, aŭ Fundación Esperanto de Hispanio

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]