Esperanto-movado en Nord-Koreio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Tuj post la Korea milito la Esperanto-movado en la norda parto de Koreio suferis gravan baton, kiam el la komunisma partio estis elpelita Park Heon-young, eksa vicĉefministro de Norda Koreio kaj iama elstara aktivulo de la Esperanto-movado.

Li estis arestita kaj mortkondamnita kiel spiono de usona imperiismo en la Zamenhofa tago, la 15-an de decembro 1955, kaj ekzekutita kredeble en la 20-a de decembro. En la severaj postmilitaj kondiĉoj aliaj esperantistoj sendube ne emis afiŝi siajn iamajn internaciajn kontaktojn, sed preferis diskrete silenti.

La Esperanto-movado en Norda Koreio tamen evidente revigliĝis fine de la 1950-aj jaroj. En 1959 estis fondita (Norda) Korea Esperanto-Asocio, kies prezidanto estis Song Bong Uk, la tiama ministro pri financoj de Norda Koreio. Kvin jarojn poste, en 1964, la asocio eldonis 350-paĝan vortaron de Esperanto.

Laŭ la antaŭparolo de la vortaro, la "Esperanto-movado progresas laŭ la saĝa gvido de la Laborista Partio kaj la registaro". La vortaro, kies aŭtoro estis Kim Hyungro, enhavas specialan sekcion kun esperantaj nomoj por la diversaj institucioj de la registaro, politikaj partioj kaj sociaj organizaĵoj de Norda Koreio.

Post tio, la sola konata ligo inter Esperanto kaj Norda Koreio estis Asocio por Amikeco kun Koreio, KFA, fondita en la jaro 2000. Ĝia senpretenda retejo estas registrita en Hispanio, kaj havas kelkajn esperantlingvajn paĝojn kiuj subtenas la linion de la nordkorea registaro.

En Norda Koreio ekzistas esperantistoj, kiuj servas al la organizo de Amika Societo, kiu uzas ankaŭ Esperanton krom aliajn fremdlandajn lingvojn. Laŭscie ili ne multe kontaktas kun Esperantujo, tamen propagandas al la mondo per Esperanto ekzemple pri turismo, kulturo en Norda Koreio.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]