Esperanto-movado en Pernambuko
La unua manifestiĝo de la Esperanto-movado en Pernambuko okazis kiam estis fondita Pernambuka Esperanto-Klubo en komenco de 20-a jarcento, kiu rapide malaperis. Tiutempe estis nur malmultaj izolitaj esperantistoj, sen kondiĉoj por disvastigo de la lingvo. Tie, la vera simbolo de la esperanta idealo estas D-ro Methodio Maranhão, delegito de UEA, klera kaj tre entuziasma esperantisto, sed, antaŭ siaj multaj aferoj, li malmulte povis disvastigi la lingvon. Post lia forpaso, liaj filoj donacis lian belan Esperanta-bibliotekon al Pernambuka Esperanto-Asocio.
En 1932, estis kreata katedro de Esperanto ĉe la Popola labor-universitato, en Recifo, por kiu estis nomata instruanto la sindona Esperantisto Sebastião Albuquerque.
En la 21-a de aprilo 1938 estis fondita Pernambuka Esperanto-Asocio, kiam jam ekzistis Pernambuka Esperanto-Societo ekde 1925. En la sama epoko ekzistis ankaŭ, en “Bairro da Torre”, “Esperanta Volejbalo-Klubo”.
En Novembro 1939 estis fondita en Garanhuns “Esperanta Grupo Ismael Gomes Braga”, kiu dum kelkaj jaroj subtenis viglan esperantan aktivecon.
Oni povas diri, ke Esperanto-movado en Pernambuko vivas dank’al la dediĉaj klopodoj de Pernambuka Esperanto-Asocio, kies persista laboro meritas aplaŭdon de la esperantistaro. Oni ne povas forgesi la nomon de Odilon Araújo, fondinto de la ĵurnalo “Pernambuco Esperantista”, kiu dum longa tempo subtenis vivanta la flamon de la esperanta idealo en Pernambuko. Estas esperantistoj izolitaj en multaj internlandaj urboj kiel “Triunfo”, “Palmares”, “Garanhuns”, “Caruaru”, “Ribeirão” kaj “Vitória de Santo Antão”.
En 1945, Artemísia V. de Araújo reprezentis la lokan movadon ĉe 10-a Brazila Kongreso de Esperanto.
En 1952 okazis en Recife la 13-a Brazila Kongreso de Esperanto per la kuna klopodo de ĉiuj samideanoj, sed elstariĝas la nomoj de Alfredo Azevedo, D-ro Fernando Laroca, Moacir da Silva Cunha, Ernesto Diniz, José Laércio, Neuse Araújo, Calinicio Silveira, Amaro Pinangé Soares, Arthur Velloso kaj Lurdinha Cordeiro.
En Julio 1956 reaperis “Pernambuco Esperantista” kiel definitiva oficiala organo de Pernambuka Esperanto-Asocio.
En 1984, Pernambuka Esperanto-Asocio, en tiu jaro, lanĉis kampanjon celante la akiron de propra sidejo.
La 18-an de Junio 1987 estis elektita nova estraro, kies prezidanto, por la oficperiodo 1987-1989, estis la sindediĉa samideano Amaro Pinangé Soares, kaj vicprezidanto la klera esperantisto Prof-ro Jannes Marcus Mabesoone,[1] redaktoro de la ĵurnalo “Pernambuco Esperantista”, kiu anoncas en la numero de Julio 1985, ke la kampanjo por la akiro de la propra sidejo marŝas kontentige.
En 1988, okaze de la Centjariĝo de Esperanto, la Universitato de Pernambuko kune kun Pernambuka Esperanto-Asocio, omaĝe al la Lingvo Internacia, aperigis ilustritan geologian revuon enhavanta 95 paĝojn, plena de interesa enhavo.
La 22-an de Aprilo 1989 estis elektita kaj enoficialigita la jena estraro de Pernambuka Esperanto-Asocio: Amaro Pinangé Soares, Edie de Aquino Leite, Ada de Almeida Leite, Maria José Pontes, Edson Vicente de Albuquerque kaj Edson Silveira Mascarenhas.
Por la oficperiodo 1991-1992 estis elektita kiel prezidanto de la asocio Prof. Jannes Marcus Mabesoone.
La 3-an de Aprilo 1991 estis fondita en Recife Brazila Asocio pri Didaktiko de Esperanto-kursoj, kies fondinto, S-ro Jorge de Oliveira, celas ne nur gvidi kursojn sed ankaŭ realigi prelegojn kaj aliajn aktivecojn por la disvastigo de Esperanto.
En 1994, la prezidanto de Pernambuka Esperanto-Asocio, S-ro Hamilton Nery al Pernambuka Esperanto-Asocio aĉetis propran sidejon.
Dum la jaro 1996 Pernambuka Esperanto-Asocio subtenis kursojn por infanoj, daŭrigan kaj konversacian rondon, gvidas kursojn en Ŝtata kaj Katolika Universitatoj, kursojn por blinduloj, en soldatejo, en dek unu spiritismaj domoj kaj en la jenaj urboj: Olinda, Cabo de Santo Agostinho, Paulista, Caruaru kaj Afogados da Ingazeira.
En 1999 okazis ĉiumonate, en la Administra Fakultato de Recife, sub la gvido de Pernambuka Esperanto-Asocio, kunvenoj de esperantistaj instruistoj sub la prezido de D-ro Luís Márcio de Oliveira Assunção.
En 2009 nova estraro provis renovigi la movadon, kiu restis dum longa tempo stagna pro manko de homoj kaj instruistoj. Marcelo Mota fariĝis la tiama prezidanto de Pernambuka Esperanto-Asocio kaj sukcese reprenis la taskon ordigi la financan deficiton kaj reorganizi la lokan movadon. La Pernambuka movado sukcese daûrigis la bazajn kursojn de esperanto ĉe simpatiantaj asocioj kaj institutoj, kaj samtempe partoprenis en esperantistaj kaj neesperantistaj eventoj, kiel la Brazila Kongreso de Esperanto en 2009 kaj la Paca Promenado en Recife.
En 2011 Pernambuka Esperanto-Asocio starigis la Pernambukan Simpozion de Esperanto, kiu celas prezentadon de prelegoj, vendadon de libroj kaj diskonigon de esperanto al neesperantistoj aû simpatiantoj. La Pernambuka Simpozio de Esperanto okazas ĉiujare.
En 2016 Pernambuka Esperanto-Asocio sukcesis aktualigi kaj registri sian novan statuton, kio ebligis plibonogi siajn servojn al la pernambuka komunumo, kaj pro tio sukcesis krei novan bankan konton, kiu faciligis la ricevon de donacoj kaj membrokotizoj. En tiu sama jaro, la libraro de la biblioteko Odilon de Araújo estis katalogita (pli ol 900 volumoj) kaj malfermis al la publiko.
Aktuale, la Pernambuka esperanto-movado aktivas per konstantaj renkontiĝoj, instruado de baza kurso de esperanto, bonvenigo al brazilaj kaj eksterlandaj esperantistoj kaj sendado de reprezentantoj al naciaj kaj internaciaj esperantaj kongresoj. Novaĵoj kaj informoj pri loka agado troviĝas en la oficiala retpaĝo de Pernambuka Esperanto-Asocio Arkivigite je 2009-07-15 per la retarkivo Wayback Machine kaj en fasebuko (Facebook) grupo nomata "Esperanto-PE".
La sidejo propra de Pernambuka Esperanto-Asocio estas en strato Siqueira Campos, 279, Domturo Brasília, 5-a etaĝo, ĉambro 905 - Recife - PE.
Notoj kaj referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ "Jannes Marcus Mabesoone" laŭ la Esperanto-Biblioteko Marc Vanden Bempt Katalogo[rompita ligilo], "Jannes Markus Mabesoone" laŭ Poŝvortaro Oportuna lanĉo