Esperanto por infanoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Esperanto por Infanoj)
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Esperanto por infanoj
Esperanto por infanoj
Esperanto por infanoj
Aŭtoro G. Gladstone Solomon
Eldonjaro 1930
Urbo Londono
Eldoninto The Esperanto Publishing Company Limited
Paĝoj 69
vdr

Esperanto por infanoj. [1] estas 69-paĝa libro de G. Gladstone Solomon. Ĝi aperis en la jaro 1930 ĉe The Esperanto Publishing Company Limited en Londono.

La rakonto temas pri la familio Muso – sinjoro kaj sinjorino Muso kaj iliaj tri infanoj: Roĝero, Ŝila kaj Johano. La teksto estas tute en Esperanto. Sur iuj paĝoj troviĝas simplaj desegnaĵoj super respondaj Esperanto-vortoj; sur aliaj paĝoj troviĝas frazoj konstruitaj de tiuj vortoj.

En la antaŭparolo, la verkinto dankis al Montagu Christie Butler pro lia helpo kaj pro permeso uzi poemetojn el Step by Step in Esperanto.

Recenzoj[redakti | redakti fonton]

Citaĵo
 Lernilo kun multaj ilustraĵoj, uzebla de ĉiu ajn naciano. 
— Enciklopedio de Esperanto
Citaĵo
 En 26 ĉapitroj — kun multaj bildoj kaj desegnaĵoj simplaj — la aŭtorino enkondukas nin per la rekta metodo en ĉiujn la malfacilaĵojn de gramatiko kaj vortfarado esperantaj. Per ĝia simpleco kaj facileco ni povas lokigi ĉi tiun libron ĉe la unua rango de niaj porinfanaj lernolibroj. Gi estas tre rekomendinda al ĉiuj instruantoj intencantaj lernigi la mondhelplingvon laŭ moderna metodo. 
— Belga esperantisto n189 (okt 1931)
Citaĵo
 En la spaco de 26 lecionoj la teksto skizas per tutsimpla lingvo kelkajn ĉiutagajn scenojn el la vivo de musofamilio. Musoj kaj musetoj kondutas kiel ordinaraj plenkreskuloj kaj infanoj, loĝas en domo kiel vi kaj mi, atente aŭskultas al la instruistino en la klasoĉambro, kaj hejme ludas en ĝardeno aŭ per tradiciaj ludiloj, kiel ĉiu infano en la mondo. Tutordinaraj okazaĵoj envere, sed la musaj ĉefroluloj teksas kvazaŭ fabelan atmosferon kiu plaĉas al la juna lernanto, kaptas lian atenton. La speciale musaj petolajoj aldonas humurplenan

noton kiu igas la lernadon amuza kaj des pli katenanta. La materialon oni instruu laŭ la rekta metodo: paroli kaj paroligi. Precipe multe, multege paroligi. Neniel necesas turni sin al la gepatra lingvo por komprenigi: preskaŭ ĉiu numero estas abunde ilustrita per simplaj desegnajoj kiuj kontentige asocios la novan al la koncerna objekto. Tamen ne sen iom da surprizo la neavertita instruanto konstatas, ke la lingvaj malfacilajoj tuj amasigas. La unua leciono, ekzemple, prezentas 45 diversajn vortojn, kompreneble tute novajn al komencanto. Imagu kiom da fortostreĉo ili postulos antaŭ ol la lernanto ilin komprenos, memoros kaj reproduktos. Pluralo uziĝas flanke de singularo, rekta komplemento (kun la distingiga N) apud subjekto. Helpan manon etendas la teksto, uzante nur la AS-formojn de la verbo. Sed aliflanke troviĝas substantivoj jen kun LA, jen sen artikolo kio jam tuj dekutimigu al la etuloj serĉi en Esperanto ekvivalenton de la nedifina artikolo. Same rapideme la 2-a leciono enkondukas kvardekon da novaj vortoj, la adjektivon, la pluralon en akuzativa formo, kaj preterpase: infinitivon. La 3-a: tridekon da novaj vortoj kaj la unuan paŝon pri la sistema vortderivado per la klarigo de la prefikso MAL. La 4-a: pliajn dudek vortojn kaj izolitan adverbon. Evidentas, ke tiel vastan vortprovizon la infano ne asimilos, se ne per konstanta ripetado. Nur ege pacienca kaj ne malpli sperta instruanto, plene informita pri la bezonoj de la infano, per senĉesa praktikigado en ĉiam varianta formo, sukcesigos tiajn lecionojn. Sendube ankoraŭ longtempe la infanoj eraros pri la akuzativa N, kiel ili poste misuzos la direktan N, aŭ esprimojn kiel „estas varmE", „montrantE la tablon", k.t.p. Sed ĉu tio vere jam tiel gravas? Estas ja la rolo de la instruanto krei parolkutimojn, krei la lingvo senton, havigi ŝablonojn laŭ kiuj la infano analogie kaj instinkte konstruos korektajn frazojn. Estas tro frue por sin turni al la rezonado, frazeroj. La aŭtoro agis sage, preterlasante ĉiujn gramatikajn regulojn kiuj cetere nur komplikus la aferon en neformitaj spiritoj. Dum li trafe kaj preskaü nerimarkite komprenigas la sencon de nerealeco ĉe la US-formoj (ekz.: „se mi tranĉus mian fingron per tranĉilo") per modeste aldonita interkrampaĵo („sed ŝi ne tranĉis ĝin. Ho ne"). En la kvin unuaj numeroj la aŭtoro sisteme per streketo apartigas la finaĵojn. Estas dubinde, ĉu tiu procedo multe profitigas. Ĝi eĉ pli ofte konfuze efikos ĉe la junaĝuloj, malfaciligante la legadon kies tekniko ili apenaŭ mastras en la gepatra lingvo, kaj kreante erarigajn vortbildojn kiuj benos la ortografion. Ĉar temas ĉi tie pri infanoj sep-, ok-, aŭ naŭjaraj, jam sufiĉe progresintaj por profiti el la legado de la tekstlibro, — kaj ne pri infanoj pli agaj, spirite pli evoluintaj, al kiuj la musohistorio ŝajnos tro bebeca, la humuro sensuka kaj la tuta kurso: teda. Aliaj rektmetodaj kursoj (ekz. Csehkurso) baziĝas sur la tabel-vortoj kaj la vortderivado per afiksoj: la celo kaj la kvalito de la kursanoj motivas tiun labormanieron. Sed ĉi tie la aŭtoro zorge evitas — kaj prave — amasan kunigon de vortoj, komence tro malfacile rekoneblaj pro ilia simileco, kiel TIU, TIO, TIE, TIA, k.t.p. kaj lernigas nur la plej uzatajn, okaze, kiel izolitajn vortojn. Li montras sin malpli malfida rilate la afiksojn — kaj ankaŭ prave. Neniel intencante elĉerpi la kompletan kolekton, li per kelkaj ekzemploj ilustras la plej ofte bezonatajn (ilo, ejo, isto, eto, ega, igi, iĝi), diskrete atentigas pri la signifo de aliaj (mal, ge, ido, ono, adi, aro), senrimarke enŝovas la sporade uzatajn, prisilentas la provizore nenecesajn. Skribaj taskoj praktike ne estas antaŭviditaj: kio kompreneblas se oni konsideras la celon de la kurso. La demandoj ĉe la fino de la libro povus eventuale plibonigi tiun „mankon.” La lingvo estas fidinda. Kelkaj rimarkoj tamen sin trudas. „Vesto" (p. 6 kaj 12) estu: jako, kaj „numerojn" (47) : nombrojn."Oranĝo, violo, indigo" (15) kutime signifas respektive frukton, floron, substancon; ne: koloron. Anstataŭ: „MI amas mian patron kaj patrinon" (37) kaj „Kion vi volas fari, kiam vi estas granda muso?" (39), oni legu: MIAJN, ESTOS. „ANKAÜ" trovigu antaŭ la vorto al kiu gi rilatas. Nekonsekvence „ŝi skribis sur la nigraN tabuloN" sur la 19-a paĝo, kiam ĉie alie „ŝi skribis sur la nigra tabulo." La „blankaĵo" (56), precipe en leciono pri IG, prefere alprenu la formon blankigaĵo, kaj la „nenion" (61) respondanta al „Kiom pagi?" pli guste fariĝu: neniom. „Grimpi arbon" (31), „floti" (50) kaj „flotigi" (51), „ iĝi aferoplena" (56) sentigas influon de la angla lingvo. Esperante oni grimpas SUR arbon, floSas kaj floSigas, iĝas MULTOKUPITA. Kial ne ellasi la pronomon CI (43)? Kaj kial jes ellasi la artikolon en „lastan jaron mi estis..., proksiman jaron mi estos..." (43) ?

Konklude. La verketo, bele presita sur bona papero, estas meritplena tekstolibro por konversaciaj lecionoj en klaso de infanoj proksimume 7-ĝis 9-jaraj, kiuj jam scipovas legi kaj ankoraŭ ne perdis sian naivan fantaziemon, kondiĉe ke sperta instruanto adaptu precipe la komencajn numerojn al ilia asimilkapablo
— F. Couwenberg, Belga Esperantisto - Numero 345, Novembro, 1956

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Kun majuskla "Infanoj" en Enciklopedio de Esperanto

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]