Ester Ledecká

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ester Ledecká
Persona informo
Naskiĝo 23-an de marto 1995 (1995-03-23) (29-jaraĝa)
en Prago
Lingvoj ĉeĥaangla
Ŝtataneco Ĉeĥio
Familio
Patro Janek Ledecký
Patrino Zuzana Ledecká
Frat(in)o Jonáš Ledecký
Parencoj Jan Klapáč
Okupo
Okupo neĝtabulisto • alpa skianto • skiisto
TTT
Retejo https://www.ester-ledecka.cz/
https://www.ester-ledecka.cz/en/
vdr

Ester Ledecká (* 23-an de marto 1995 en Prago) estas ĉeĥa neĝtabulanto kaj alpa skianto. Ĉe la Vintra Olimpiko 2018 en Pjonĉango gajnis du orajn medalojn kiam ŝi unue venkis en la supergiganta slalomo alpa skiado kaj post semajno ŝi venkis paralelan slalomon sur neĝtabulo. Kiel la unua atleto en olimpika historio ŝi venkis ĉe unu vintra olimpika disciplino kun diversaj ekipaĵoj. Post Anfisa Rezcovová ŝi iĝis la dua olimpika gajnanto de oraj medaloj en du malsamaj sportoj kaj eĉ la unua virino kiu sukcesis tion ĉe unu el la Vintraj olimpikoj. Estas eĉ la unua ĉeĥa alpa skianto kiu gajnis olimpikan oron, kaj la unua olimpikulo en historio partoprenas en kaj skiaj kaj neĝtabulaj disciplinoj.[1] Ĉe Vintra Olimpiko 2022 en Pekino ŝi defendis sian unuan lokon en la neĝtabulada paralela slalomo. La trian oran medalon egalis la ĉeĥa rekordo de rapidsketistino Martina Sáblíková el Vintra Olimpiko. Kiel la nuraj ĉeĥaj atletoj, ambaŭ pruvis ankaŭ defendi sian venkon ĉe la Vintraj Olimpikoj.

Martina Sáblíková (maldekstre), ŝia trejnisto Petr Novák kaj Ester Ledecká (dekstre) sur la Malnovurba Placo en Prago post reveno de la Vintra Olimpiko 2018

Persona vivo[redakti | redakti fonton]

Ŝia patro estas kantisto kaj komponisto Janek Ledecký, ŝia avo estas hokeisto Jan Klapáč. La pli aĝa frato Jonáš Ledecký laboras kiel artisto. Ŝi ne iris al lernejo kiel infano, ŝi kompletigis hejman edukadon.[2] [3]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]