Etika relativismo de sofistoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Etika relativismo de sofistoj, teorigita en la 5-a jarcento a.K. refuzas la ekziston de “senŝanĝaj principoj” regulantajn kaj reguligantajn la moralan konduton.[1]

La historia origino de la relativismo[redakti | redakti fonton]

La krizo en la Ateno post Periklo[redakti | redakti fonton]

La sofisma doktrino povas esti difinita “filozofio de la krizo” [2] kie emerĝas la kontraŭdiroj de la politika kaj filozofia tradicioj laŭirataj antaŭe. Aperas nova koncepto pri homo vidata precipe kiel civitano aspranta esti protagonisto de la politika scenejo.
Tiu ŝanĝiĝo de valoroj estas ligita al la historia situacio de la samtempa Ateno.

Jam en la epolo de Periklo, post la grandaj venkoj sur la Persanoj, en Ateno ekemerĝis novaj sociaj klasoj kiel tiuj de la komercistoj kaj manfaristoj kiuj anstataŭiĝis al la aristokrata terposedanta aristokratio.

Periklo

Kreskas la supervenkismo kaj la intenco de atenanoj etendi sian demokration al fremdaj teritorioj, kiujn ili celas konkeri.

La Akropolo kun Partenono, emblemo de la greka nacionalismo epoke de Periklo

En Ateno komenciĝis preciziĝi politikaj tendencoj tipaj de individuismo. Periklo sukcesis harmoniigi tiujn tendencojn ene de pli ampleksa koncepto pri socio kaj ŝtato laŭ kiuj la atena civitano des pli sin sentas protektata en siaj privataj interesoj ju pli li partoprenas en la vivo de la ŝtato, de la politiko, al la formiĝo de la leĝoj, al la asembleoj.[3]
Tamen, la malamikeco de la ceteraj grekaj urboj, la Peloponeza milito kontraŭ Sparto, la epidemio de pesto en Ateno, dum kiu mortos Periklo mem, signas la dekadencon de la urbo-ŝtato.

La demokratia reĝimo koruptiĝas, fariĝas demagogio, disvastiĝas la aspiro intensiĝi la plezuron kaj lukson kaj kreskas ankaŭ la peto pri instruiĝo ĉar la emerĝaj klasoj deziras obteni, kune kun la povo de la mono, ankaŭ la prestiĝon de la kulturo..[4]

Protagoro: gnoseologia relativismo[redakti | redakti fonton]

La sofistoj almondigas novan koncepton pri la greka mondo koncentrante la filozofian impulson ne pli sur la polison sed sur la homon. Bazo-sprono de la esploro pri la vero fariĝas tiu tutehoma pri la tuta urbo, pri la kontrasto en la politika agono kaj en la intersubjektivaj rilatoj kie ricevas la konturojn de la vero tio kion ĉiu opinias tia. Oni ne plu serĉas la absolutan kaj validan por ĉiuj veron sed tiun relativan, interligitan kun individuaj spertoj. Estas tiu la gnoseologia (kogna) relativismo kiu, ekskludante ĉiun certan veron en la kogno, ekskludas tion ankaŭ en la moralo kie bono kaj malbono estas rilatigitaj al la individua juĝo.

Subtenas Protagoro:
"La homo estas mezuro de ĉiuj aĵoj: de tiuj kiuj estas ĉar ili estas, de tiuj kiuj ne estas ĉar ili ne estas"
celante aserti ke ĉiu rajtas siavice decidi tion kio estas vera kaj kion tia ne estas, sed la distingo inter vera kaj malvera, inter la bono la malbono, dependas de la rilato kiun ĉiu havas kun la mondo jen kun tiu de la naturo jen kun tiu de la socio en kiu mem vivas.

”Se tio veras’, rezultas ke la sama afero estas kaj ne estas, kaj estas malbona aŭ bona, tiel ke ĉio sin esprimas per kontraŭaj terminoj, pro tio ke ofte al iu afero ŝajnas bela, al alia la kontraŭo, kaj estas mezuro tio kio altiras la unuopulon” (Aristotelo, Metafiziko, libro X).

Per tia esprimoj Protagoro deflankigis la sbstraktan debaton naskiĝintan inter la grekaj filozofoj ĉu la realo estas konstituata el la esto aŭ el fariĝo (= esti aŭ ŝanĝiĝi), nome el “ne-esto”: tiel oni rajtas dubi pri ekzisto de ebla kriterio distinganta la bonon el la malbono..[5]

La superado de la debato inter esti kaj fariĝi[redakti | redakti fonton]

La pluralistoj jam provis kompromisan solvon kiu tamen riveliĝis neefika ĉar subtenante la plurecon de la estoj (kio ebligis la fariĝon), ĉiu el kiuj havis la samajn karakterizojn de la unika esto (laŭ Parmenido) kaj per tio oni kontentigis la elajanojn, ĝi ne eksplikis kiel eblas ke estiĝu la aĵoj el la agregado de estoj deĉiam senmovaj kaj senŝanĝaj.
Pro tio ili devis surfacigi eksteran forton, la ŝanĝiĝon (fariĝon), subveste de la kontrasto de 'amo kaj malamo de (Empedoklo aŭ de Nous de Anaksagoro, kiu dekomence startigu la naskiĝon de la aĵoj. Iu dio el maŝino, laŭ la informo de Aristotelo, kiu pretendis fiktive solvi la komplikan aferon.

Sofisto Protagoro, male, subtenas ke tiu debato estas senutila ĉar kio interesas ne estas la naturo de la aĵoj sed kiel la homo sin rilatigas kun la aĵoj mem, nome kiel la homo povu laŭplibone travivi en la mondo en kiu mem sin trovis ekzisti.

Homo estas kunligita al la mondo pere de la sensoj kaj tiuj pri la aĵoj transdonas vidpinkton:

  • ŝanĝanta se rigardata en diversaj individuoj;
  • ŝanĝanta en la sama individuo;
  • plurestanta ĝis kiam daŭras la dummomenta kaj fluga sensaco.

Tial ni neniam scios tion kio estas vera kaj kio malvera, sed nur tion kio al ni “ŝajnas” vera aŭ tion kio al ni “konvenas” aperigi vera. Analoge por la rilato inter teorio kaj praktiko svenas ĉiu distingo inter bono kaj malbono.

La etiko de Protagoro[redakti | redakti fonton]

Al la obĵete pridemandantoj pri kiu scio ili saĝas, sofistoj respondas ke mem ne instruas saĝon aŭ veron, sed nur tiujn sciojn kiuj plikapablas produkti utilecon kaj plezuron en la individuo..
Kaj estis ĝuste tio kion postulas la riĉigitaj atenanoj dezirantaj karieradi en politiko, kaj efike sin defendi en tribunaloj.[6]
Sofistoj instruas iun "teknikon" (technè). nome aparta scio kiu estas la "arto de la bona vivo" atingebla "igante pli forta la paroladon plej feblan", per la retoriko[7]

"Saĝa estas tiu ulo kiu al unu el ni, al kiu la aferoj aperus kaj ekzistus kiel malbonaj, sukcesas, inversigante ilian sencon, nome ilin aperigi kaj estigi kiel bonaj... kaj tiel la saĝaj kaj kapablaj oratoroj aperigas justaj al la urbo aferojn honestajn anstataŭ malhonestajn." (El Teeteto de Platono, 166).

La valoro (aŭ virto), laŭ sofistoj, ne plu dependas de la naskiĝo sed de la scio alirebla por tiuj kiuj povas ĝin pagi. Ili superas la malnovan aristokratan batalanton pri la “belo kaj bono” (kalokagathia), de la fizikaj forto kaj valoro, kaj pro tio ili estas malŝatataj ĉe la konservativuloj kaj bonpensantoj skandaligitaj pro la perpaga instruo pri edukado kiu antaŭe senpage transdoniĝis el patro al filo.[8]

La scio, nome la sofista tekniko, sin proponas, male, kunigi la scion al la praktiko de la vivo. Asertas Protagoro en la platona dialogo dediĉita al la sofisto:

"Mi agnoskas ke mi estas sofisto kaj edukas la homojn... la objekto de mia instruo konsistas en kapabliĝi konduti tiel laŭsaĝe, ke la hejmaj aferoj estas mastrumataj sammanire de tiuj publikaj, tiel ke oni, finfine, kapablas trakti kaj diskuti pri la publikaj aferoj de la urbo." (Protagoro, 317, 319).

Relativismo de la (nomos) (leĝo) laŭ Protagoro[redakti | redakti fonton]

Flankenmetinte ĉiun ajn distingon inter vero kaj malvero, inter bono kaj malbono, la homo bezonas por sia agado principon, el kiu ricevi certecon, kaj validan por ĉiuj.
Kia do estas la kriterio por decidi kio estas justa kaj kio ne?
Antaŭ ol la enscenejiĝo de la sofistoj, estis justa tio kion normis la leĝoj de la ŝtato konsekritaj de la tradicio kaj religio: estas la dioj la liverantoj de la leĝoj al la urbo.[9]

Sed la sofistoj, kontestuloj de ĉiu kredo kaj tradicio, jam ne akceptas tiun veron antaŭstarigitan kaj pere de ante litteram (antaŭ ol naskiĝis la koncepto) “sociologia” analizo komparas la leĝojn de la diversaj ŝtatoj kaj malkovras ke ofte kio justas en iu ŝtato nejustas en alia; se la leĝoj estus diktaĵoj de la dioj, ili devus esti samaj por ĉiuj, por ke ili atingu la saman kriterion de justeco. Se tiel ne okazas, tio ŝuldeblas al la fakto ke male la leĝoj estas frukto de homaj konvencioj.

La rompo inter nomos (leĝo) kaj physis (naturo)[redakti | redakti fonton]

La ionia kriterio de la leĝo, [10]laŭ kiu la leĝo (nomos) objektive ekzistas en la ordo de la naturo (physis) kaj la homoj ĝin prenas kaj aplikas al sia urbo, jam estas komplete superita.

La leĝoj, do, varias de urbo al urbo sed tamen la homo bezonas kriterion de justeco, principon por sia konduko politika kaj morala.

Se oni volas trovi unikan kriterion validan por ĉiuj oni devas referenciĝi al tio kio en la homo ĉiam ĉeestas kaj restas senŝanĝa, nome al la naturo kiu ne varias kiel la homaj konvencioj.

Se oni, krome, observas la konduton de la naturaj estaĵoj kie la naturo spontanee manifestiĝas, kiel en la bestoj kaj en la ĵusnaskitoj, oni trovas principon nedifekteblan kaj egalan por ĉiuj:

  • Nature justas kio plaĉas.

Sed se ĉiuj establus determinanta elemento de sia konduto la egoisman individuan avantaĝon tiam neeviteble oni iros renkonte al la natura stato kie la unika leĝo akceptata estas tiu de la ĝangalo, de la homo homini lupus (homo lupo por alia homo), kiu ĉiu provas troprofiti de aliaj homoj.

Tio ne okazas, subtenas sofistoj, ĉar la naturo mem establis ordonon laŭ kiu:

  • justas tio kio plaĉas al la plej forta

sed la plej forta, ĉi-kaze, ne estas la plej robusta sed

  • tiu kiu kapablas bonuzi la parolon.

Sed dume kiel oni devas konduti rilate la Ŝtaton kaj la leĝojn?

Pro prudento kaj avantaĝo necesas respekti la leĝon kaj ĝin malobservi nur kiam tio utilas kaj ĝin rompi kiam oni posedas la forton por tion fari.[11]

Neniismo de Gorgio[redakti | redakti fonton]

Se la etiko de Protagoro albordiĝas al relativismo, kvankam moderita per la obeo al la leĝo al kiu oni devas obei pro konveneco, tiu de Gorgio ankriĝas al absoluta manko de ĉiu morala principo albordiĝante al la totala neniismo

Alveninte al la startiga konkludo, (laŭ la interpreto de Pseŭdo-Aristotelo, laŭ kiu nur la nenio estas, pere de la jena logika sinsekvo:

  • la esto ne estas

ĉar se ĝi estus senfina, neniu loko povus ĝin enteni, kaj ĝi ne povas esti finita ĉar la Elaja Skolo mem ĝin negas tia;

  • se ĝi ankaŭ ekzistus, ĝi ne estus konebla:

ĉar kiu staras ene de la Esto, nome de la parmenida sfero, ne povas ĝin koni;

  • kaj ankaŭ se ĝi estus konebla, ĝi ne estus direbla ke komunikebla al la aliaj:

mankus, fakte, la vortoj por ĝin esprimi kaj ankaŭ, kaze ke ĝi estus esprimebla, ĉar estas komunikebla nur kio estas objekto de sperto,

Gorgio albordiĝas al scio tute negativa: la vero ne ekzistas, ĉiu scio estas trompa, ĉio estas malvera ĉar ĉio estas iluziiĝo.

Se la vero estas atingebla kaj nek per la sensoj kaj nek per la racio, sur kiuj principoj apogiĝus la moralo de la homo?Gorgio respondas, ke ne ekzistas valoroj, senŝanĝaj porkondutaj principoj sed ĉiu el ni devas alfronti la situacion en kiu mem travivas kaj simple reagi al ĝi. [12]

Moralo situacia[redakti | redakti fonton]

Tiu gorgia estas la moralo de la situacio pro kiu la devo konduti ŝanĝiĝas laŭdepende de la subjekto, ties aĝo, kulturo, cirkonstancoj.

Kiam Gorgio estis ŝarĝita, far la atena registaro, celebri la falintojn en la Peloponeza milito, li diris ke tiuj ne estis herooj, sed ili estas honorindaj ĉar ili akceptis la situacion en kiu tiam mem vivis kaj kapablis agadi kiel la cirkonstancoj postulis, ili sciis nome reagi antaŭ la alestiĝo de la situacio.

Antaŭ la dramo de la vivo la sola konsolo estas la parolo, kiu akiras valoron ĝuste pro tio ke ĝi ne esprimas la veron sed la ŝajnojn. La parolo kreas perfektan mondon en kiu belas vivi.

La parola estas magia: spite de sia tre malgranda korpo, ĝi estas la plej granda dominanto de la homo.

"La parolo estas granda dominanto, kiu per tre eta korpo, tre diajn aferojn kapablas plenumi; ĝi fakte sukcesas kvitigi la timon, kaj elimini la doloron, kaj eksciti la ĝojon, kaj pliigi la piecon". (El “Gorgio” de PLatono

Aŭ la parolo esprimas la plejbonan de la pasioj gvidantaj la vivon de la homo aŭ estas la kazo kiu gvidas la homan sorton.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. TIu difino ripetas, preskaŭ laŭlitere, tiun de Fabio Cioffi, I filosofi e le idee, vol. I p.129 kaj ss., eld. B. Mondadori.
  2. Cfr. A.Levi, Storia della sofistica, Morano, Bari 1966
  3. M.Sacchetto, L'esperienza del pensiero. Le poleis e l'età di Pericle, p.59 e ss., Loescher 2006
  4. M. Sacchetto, op.cit. pag.66 e sgg.
  5. U.Perrone, Storia del pensiero filosofico, Vol.I, pag.54, Società Editrice Internazionale, Torino 1975
  6. Cfr. D.Lanza, Lingua e discorso nell'Atene delle professioni, Liguori, Napoli 1979
  7. Vidu ĉe R. Barilli, Retorica, Isedi, Milano 1979
  8. Cfr. A.Levi, op.cit.
  9. I Presocratici, a cura di G. Giannantoni, Il concetto ionico della giustizia, Laterza, Bari, 1986, pagg.89-90.
  10. Vidu ĉe Anaksimandro)
  11. M. Migliori, La filosofia di Gorgia, Celue, Milano 1973
  12. M.Sacchetto, op.cit.La morale della situazione,pag.72

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Pri Pseŭdo-Aristotelo" (Dizionario Enciclopedico Italiano, ed. Treccani).
  • I sofisti. Testimonianze e frammenti, a cura di M. Untersteiner e M. Battegazzore, La Nuova Italia, Firenze 1962, 4 voll.
  • M. Untersteiner, I sofisti, B. Mondadori, Milano 1996
  • W. Jaeger, Paideia, trad. it., La Nuova Italia, Firenze 1959, vol. I
  • D. Musti, Democratìa. Origini di un'idea, Laterza, Bari 1995
  • F.M. Heichelheim, Storia economica del mondo antico, Laterza, Bari 1972
  • M. Migliori, La filosofia di Gorgia, Celue, Milano 1973
  • F. Cioffi, I filosofi e le idee, B. Mondadori, Milano 2005, vol I, pag.129
  • A. Levi, Storia della sofistica, Morano, Bari 1966
  • M. Sacchetto, L'esperienza del pensiero. Le poleis e l'età di Pericle, Loescher, Torino 2006
  • U. Perrone, Storia del pensiero filosofico, Società Editrice Internazionale, Torino 1975
  • R. Barilli, Retorica, Isedi, Milano 1979
  • D. Lanza, Lingua e discorso nell'Atene delle professioni, Liguori, Napoli 1979
  • I Presocratici, a cura di G. Giannantoni, "Il concetto ionico della giustizia", Laterza, Bari 1986

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]