Etnokratio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Etnokratio, ankaŭ nomata etna demokratio, estas regadformo, en kiu reprezentantoj de iu etno aŭ iuj etnoj tenas nombron de postenoj en la regadaparato, kiu estas eksterproporcie granda en rilato al la procentaĵo de la koncerna(j) etno(j) en la tuta loĝantaro, kaj en kiu ili eluzas la neproporciecon por plibonigi la pozicion de sia(j) etno(j) malavantaĝe al aliaj. La minoritataj etnoj estas objektoj de sistema diskriminacio fare de la ŝtato kaj eventuale frontas reprezaliojn aŭ malobservojn de siaj homaj rajtoj fare de ŝtataj organoj. Etnokratio povas esti ankaŭ politika reĝimo establita surbaze de restriktita rajto je ŝtataniĝo kaj ĉe kiu la etna aparteneco (difinita surbaze de raso, deveno, religiolingvo) estas la distinga principo. Plej ofte la ekzistokialo de etnokratia regadformo estas certigi, ke la plej gravaj instrumentoj de la ŝtata regpovo troviĝu en la manoj de difinita etna kolektivo. Ĉiuj aliaj konsideroj koncerne la distribuon de potenco estas subordigitaj al tiu fundamenta intenco. Etnokratieco ne dependas de iu specifa regadsistemo; etnokratioj ekzistas laŭlonge de la tuta gamo inter (neliberalaj) demokratioj kaj diktaturoj.

Etnokratiojn karakterizas ilia sistemo de superregado – la leĝaj, instituciaj kaj fizikaj instrumentoj de regpovo, kiujn oni juĝas necesaj por certigi la etnan dominadon. La grado de sistema diskriminacio multe varias laŭ la kazo kaj laŭ la situacio. Se la dominanta grupo (kies interesojn la sistemo celas servi kaj kies identecon ĝi celas reprezenti) estas malgranda malplimulto (20% aŭ malpli) de la loĝantaro ene de la ŝtata teritorio, ekstremaj gradoj de institucia subpremado plej verŝajne necesas por teni la aktualan staton stabila. La alia flanko povas esti sistemo de plene evoluinta demokratio (inkluziva kaj konkurenca laŭ la terminologio de Robert Dahl) por la privilegiita loĝantaro. Jen io, kion Pierre van den Berghe (1981) nomas demokratio de mastra popolo [Herrenvolk democracy] (reference al Sud-Afriko sub la apartismo). Tio estas sistemo de etnokratio, kiu proponas demokratian partoprenadon nur al la dominanta grupo.

Israelo[redakti | redakti fonton]

Sed se la dominanta grupo konsistigas grandan plimulton (80% aŭ pli), eblas atendi, ke nur malalta nivelo de subpremado necesas por certigi la etnan dominadon. Tiuspecan etnokration Smooha kaj Hanf (1992) nomas etna demokratio. Ilia ĉefa empiria referenco estas la Ŝtato Israelo (en siaj landlimoj de 1949, ene de kiuj palestinaj araboj (t.n. arabaj israelanoj) konsistigas proksimume 17% de la loĝantaro). Tio estas sistemo, en kiu oni donas al la malplimulto iujn politikajn kaj civilajn rajtojn, ĉar ili estas civitanoj de la koncerna ŝtato. Pro tio pravigeblas laŭ Smooha kaj Hanf, ke "demokratio" estu elemento de la termino. Tamen, kiel ili klare eldiras ankaŭ, "etna demokratio diferencas de aliaj demokratio-formoj per tio, ke ĝi atribuas strukturitan superan statuson" al la dominanta grupo kaj fortenas la nedominantajn grupojn de la plej altaj oficoj de la ŝtato kaj forfremdigas ilin de la karaktero de la ŝtato esprimata per ĝiaj simboloj, oficiala lingvo, religio, enmigro-politiko (Smooha kaj Hanf 1992). Kaj plej grave, ĝi estas sistemo, en kiu "la nacio alprenas la ĉefrangecon respektive la ŝtaton aŭ la civilan socion" (samloke).

La uzado de la termino "demokratio" fare de van den Berghe estas akceptebla, ĉar ĝi referencas al politika strukturo, kiu ene de siaj limoj estas sendube demokratia. "Demokratio de mastra popolo [Herrenvolk]" povus esti esprimo, kiu fruktodone kombinas inter si kontraŭdirajn terminojn. Ĝi rilatas al la ĉeesto de demokratiaj institucioj (establitaj de la dominanta grupo), sed ankaŭ al la ekskluziva kaj rasisma (des pli pro la germanaj konotacioj de la koncerna terminelemento) naturo de la sistemo. La uzo de "demokratio" ĉe Smooha kaj Hanf estas pli problema, ĉar ĝi referencas specife al la rajtoj atribuataj al la ne-dominanta grupo. Tiuj rajtoj estas ne nur limigitaj en gravaj partoj, sed ankaŭ kondiĉitaj je la naciaj interesoj de la dominanta grupo. Sistemo, en kiu "la nacio [de la dominanta grupo] pli alte rangas ol la ŝtato aŭ la civila socio" ne konsistigas tipon, kiu kongruas kun iu ajn establita koncepto de demokratio, ĉar ĝi subordigas la demokratiajn rajtojn al ekskluzivisma nacia doktrino.

La kondiĉitecon de demokratiaj rajtoj en "etna demokratio" bone ilustras Smooha kaj Hanf mem, kiam ili observas, ke "Israelo povas permesi al si etendi la demokration al la israelaj araboj, ĉar ili konsistigas nur seponon de la israela loĝantaro kaj proksimume seponon de la palestina popolo. Jen kial la etna demokratio estas realisma opcio nur respektive la israelajn arabojn." (1992) Implicita en tiu eldiro estas:

- ke se pligrandiĝos la proporcio de la israleaj araboj en la israela loĝantaro (kio fakte okazas pro alta naskokvoto), ili eble perdos demokratiajn rajtojn;

- ke la palestinanoj de Cisjordanio kaj la Gazaa Sektoro kiel ankaŭ palestinaj rifuĝintoj en aliaj landoj ne rajtas legitime pretendi reprezentiĝon en la ekzistantaj demokratiaj institucioj de sia hejmlando.

Anstataŭ inkluzivi Israelon en la klaso de demokratioj, "etnokratio" laŭdifine povas instigi al pli malfermitaj analizoj pri demokratiaj kaj ankaŭ nedemokratiaj aspektoj de etnaj politikaj unuoj. "Etnokratio" estas tutsimple nomo por reĝimoj, kiuj esprimas la identecon kaj la aspirojn de unu etno en etne dividita socio. Ĝi estas regadformo bazita sur la regado de unu etno super aliaj. La konstitucia kaj institucia karaktero de etnokratia reĝimo estas rigardebla kiel rezulto de aŭ etapo ene de konflikto, en kiu etnaj kolektivoj luktas por la regado super teritoria spaco, naturaj riĉaĵoj kaj politikaj institucioj, kaj ofte ankaŭ por internaciaj legitimeco kaj subteno. Etnokratio povas ekzisti en alispecaj politikaj reĝimoj.

Sud-Afriko[redakti | redakti fonton]

"Etnokratio" indikas specifan principon de potencdistribuo en iu socio. En sia libro Power-Sharing in South Africa [Potencdividado en Sud-Afriko] (ISBN 0-87725-524-5), Arend Lijphart klasas la tiutempajn konstituciajn proponojn por solvi la sudafrikan konflikton per kvar kategorioj:

- plimultismaj (unu homo - unu voĉo)

- nedemokratiaj (varioj de blankula dominado)

- dispartigismaj (kreo de novaj politikaj unuoj)

- kunsociismaj (potencdividado per proporcia reprezentado kaj interakordiĝo de la elitoj) (1985)

Ne mirigas, ke Lijphart forte argumentas favore al la kunsociisma modelo, kaj liaj kategorioj evidentigas, ke sur konstitucia nivelo la ŝtata regpovo povas distribuiĝi laŭlonge de du dimensioj: la jura-institucia kaj la teritoria.

Laŭlonge de la jura-institucia dimensio, ni povas distingi inter singularismo (de potenco centralizita laŭ la membreco en specifa grupo), plurismo (kun distribuo de potenco inter difinitaj grupoj laŭ ilia relativa amplekso), kaj universalismo (distribuo de potenco sen specifaj limigoj). La tri ĉefaj alternativoj laŭ la teritoria dimensio estas la unueca ŝtato, "meznivela restrukturigo" (ene de unu formala suvereneco), kaj dispartigo (per kiu estiĝas apartaj politikaj unuoj).

Latvio[redakti | redakti fonton]

Post la regajno de sendependeco en 1991, la latvia registaro atribuis la ŝtatanecon al la homoj, kiuj vivis en Latvio antaŭ 1940, kaj al iliaj senperaj posteuloj. Sed tio lasis preskaŭ duonon de la loĝantaro, kiu enmigris en Latvion, post kiam ĝi fariĝis parto de Sovetunio, el kiuj la plimulto estis etne rusaj, sen ŝtataneco – en klaso de "neŝtatanaj" daŭraj loĝantoj, kiuj devis pagi impostojn sen havi rajton je senpera partoprenado en la regprocezo. Sekve, la granda (preskaŭ 40% en 2006) ruslingva malplimulto en Latvio estis kaj plu estas subreprezentata en la Sejmo (Saeima). Unu el la faroj de la latvia registaro estis la ekskludo de la rusa lingvo, la dua oficiala lingvo de la Latvia SSR kune kun la latva lingvo, el la uzado por ŝtataj, juraj kaj parte por komercaj celoj, kaj kiuj severe limigis ĝian uzadon en la sistemo de publika klerigado. Nuntempe, pli ol 18% de la latvia loĝantaro ne posedas la ŝtatanecon. La politika partio Por homaj rajtoj en Unuiĝinta Latvio, kiu havas 6 mandatojn en la Sejmo kaj kiun gvidas Tatjana Ždanoka kaj Jakovs Pliners, laboras por la starigo de liberala demokratio kaj la antaŭenigo de minoritataj rajtoj en Latvio.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

etna naciismo, etnismo, identisma movado