Eugène Mattelaer

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Eugène Mattelaer (elp. eŭjen matela:r; naskigis la26-an de julio 1911 en Kortrijk[1] - mortis la 18-an de majo 1999 en Knokke-Heist)[2]) estis belga medicinisto, poeto kaj politikisto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

En 1935 li diplomiĝis en medicino ĉe la Katolika Universitato de Loveno kaj poste li akiris diplomon pri dentokuracado ĉe la Universitato de Gent. Post lia militservo li iĝis asistanto en la kirurgia servo de hospitalo en Ostendo en 1937. Dum la majaj tagoj de 1940 li funkciis kiel kuracisto-oficiro en la valona urbo Namur. Post mallonga militkaptiteco en Colditz, li ricevis sian magistron en dentokuracado kaj iĝis vickolonela kuracisto.

Li ludis gravan rolon en la nederlandlingvigo de la Ruĝa Kruco. Li estis unu el la fondintoj kaj de vicprezidanto de la Ruĝa Kruco en Flandrio de 1976 ĝis 1981.

Mattelaer iĝis en 1945 kunprezidanto de la loka Kristana Popola Partio (CVP).

Mattelaer estis membro de la provinca konsilio de Okcidenta Flandrio por la Kristana Popola Partio de 1954 ĝis 1958.

De 1966 ĝis 1971 li estis urbestro de Knokke kaj ĝis 1973 urbestro de Knokke-Heist.

Publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

Poezio[redakti | redakti fonton]

Post la milito, okazis dujara internacia poezio-konferenco en Knokke. Mattelaer estis konata kiel multmerita poeto. Li publikigis dek kvin kolektojn, inkluzive de:

  • Terugblik (Retrorigardo), Knokke, 1966
  • Kring des Levens (Cirklo de la vivo), Knokke, 1969
  • Liber Amicitiae, Knokke, 1972
  • Houd ze brandend de lamp (Tenu ĝin bruligante la lampo), Knokke, 1974, 1975, 1980
  • De andere oever (La alia bordo), Knokke, 1976
  • Ontmoeting (Renkontiĝo), Knokke, 1977
  • In Vlaanderens velden. Een boek over strijd en vrede (En Flandraj kampoj. Libro pri lukto kaj paco), traduko de In Flanders Fields de John McCrae, Knokke, 1982.

Guinness-libro de rekordoj pro multlingva traduko[redakti | redakti fonton]

Nooit de moed opgeven (Kuraĝon neniam perdu), mallonga poemo de dufoje 5 linioj en 750 lingvoj) estis verkita en la keloj de hospitalo dum la milito (oktobro 1944) kaj estis publikigita multe pli poste en pluraj eldonoj (1978, 1979, 1981) kaj ĉiufoje enhavis pli da lingvoj ol la antaŭa eldono. La eldono de 1982 jam enhavis 700 tradukojn, interalie en Esperanto kaj aliaj planlingvoj. La poemo estis listigita en la Guinness-libro de rekordoj kiel la plej tradukita nederlanda poemo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (nl) Raf Seys, Eugeen Mattelaer, en: Lexicon van West-Vlaamse schrijvers, parto 2, Torhout, 1985.
  2. (nl) Constant Devroe, Liber Amicorum dokter Eugène Mattelaer, Knokke, 1992