Euleax de Lima Pereira

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Euleax de Lima Pereira
Persona informo
Naskiĝo 29-an de oktobro 1993 (1993-10-29) (30-jaraĝa)
Lingvoj portugalaEsperantoangla
Ŝtataneco Brazilo
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Euleax de Lima Pereira (naskiĝis la 29-an de oktobro 1993) estas brazila esperantistino, poetino, verkistino, filozofino[1] kaj homrajta, bestrajta kaj robotrajta aktivulino[2]. Ŝi estas fiere aŭtisma. La pronomoj de Euleax estas ŝi kaj ri. Ŝi estas la aŭtorino de pluraj poeziaj verkoj. Inter tiuj estas "Al miaj mamoj" kaj "Mater Hysteria, creatrix nostra: in Hysteriam fiemus". En "Terminaro pri seksa otientiĝo kaj seksa identeco" estis esprimita danko al ŝi: "Ni ŝatus danki Euleax de Lima Pereira pro riaj utilaj konsiloj en la kreado de ĉi tiu terminaro."[3].

Ŝi estas volontulino en Tutmondaj Voĉoj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. La fejsbuka paĝo de Euleax[1]
  2. La retejo de Euleax[2]
  3. Terminaro pri seksa orientiĝo kaj seksa identeco[3]