EuroVelo 5
Aspekto
| eŭropa bicikla vojo 5 EuroVelo | |||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| long-distance cycling route | |||||||||
| |||||||||
La longdistanca biciklada vojo EuroVelo 5, nomata Vojo al Romo respektive latine Via Romea, estas internacia eŭropa vojo nur por bicikloj kaj aliaj senmotoraj veturiloj (precipe vicradaj glitiloj). Ĝi longas 3 200 kilometrojn kaj vojas en la eŭropaj ŝtatoj
Britio,
Francio,
Belgio,
Luksemburgio,
Svislando kaj
Italio.

skema mapo
Pli detale, la internacia vojo pasas tra la lokoj
Canterbury (katedralo de Canterbury, EV12) - Dovro (EV12) - Kalezo (EV4, EV12) - Lillo - Bruselo- Namuro (EV3, EV19) - Luksemburgo - Saarbrücken - Strasburgo (EV15) - Miluzo (EV6) - Bazelo (EV6, EV15) - Andermatt (EV15, EV17) - Lucerno - Milano - Pavio (EV8) - Piaĉenco (EV8) - Luko - Sieno - Benevento - Romo (EV7) - Brindizio kaj interligas ilin.
