Saltu al enhavo

Europäische Hochsprache oder Sprachimperialismus?

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Europäische Hochsprache
oder Sprachimperialismus?
Europäische Hochsprache oder Sprachimperialismus?
Europäische Hochsprache
oder Sprachimperialismus?
Aŭtoro Rikardo Ŝulco
Eldonjaro 1979
Urbo Gerlingen
Eldoninto Bleicher Verlag
Paĝoj 256
ISBN 3-88350-000-3
vdr

Europäische Hochsprache oder Sprachimperialismus? [Eŭropa normlingvo, aŭ lingvimperiismo?], estas germanlingva libro verkita de Richard Schulz kaj eldonita en 1979 de Bleicher Verlag en Gerlingen, Germanujo.

Ĝi pritraktas la solvon de la lingvoproblemoj en la landoj de la Eŭropa Unio pere de Esperanto.

Citaĵo
 La libro efike pruvas, ke neniu nacia (etna) lingvo kapablas servi kiel komunikilo necesa por la politika, ekonomia kaj civiliza integriĝo de Eŭropo. La aŭtoro provizas nerefuteblajn argumentojn, ke nur la planlingva vojo kondukas al la celo de la necesa "eŭropa allingvo" kaj evito de "lingva imperialismo" aŭ la babeltura lingva ĥaoso.
Kiel arda esperantisto, la aŭtoro kompreneble argumentas, ke sole Esperanto povas esti la dezirenda komuna lingvo por Eŭropo. La ĉi-rilataj partoj de la libro estas tre lumigaj : ili montras la superecajn kvalitojn de Esperanto kaj funkcias kiel valora enkonduko en la esencojn kaj subtilecojn de tiu lingvo.
La libro estas rekomendinda al esperantistoj por profunda kono de ilia lingvo kaj por defendi ĝin kontraŭ malfavoraj opinioj kaj agoj. Por neesperantistoj la libro bonvenas kiel zorga kaj sobra taksaĵo de la lingva situacio en Eŭropo, ankaŭ kiel informilo pri la naturo kaj valoro de aliaj planlingvoj.
Mi malkonsentas nur pri kelkaj detaloj kun la aŭtoro, ekzemple identigo de esperantologio kaj interlingvistiko kaj la opinio, ke Esperanto (jam) estas la optimala planlingvo, kiu ne povas esti superita. Mi kredas, ke la lingva planado estas daŭra tasko ankaŭ por Esperanto kaj ke tio kondukos al al atingebla perfektiĝo de Esperanto ĝis sia plena "solideco semiotika"", t.e. korespondeco inter sintaksaj, semantikaj kaj pragmataj postuloj. 
— oktobro 1979, Ilmar Tammelo, Esperanto, numero 886(10), paĝo 173

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]