Falĉado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
dekliva ilportanto (speciala traktoro por la mastrumado de akraj deklivoj) per falĉadmaŝino ĉe la fronto kaj falĉaĵturna maŝino almuntita ĉe la malantaŭo
falĉisto kun falĉilo kaj ĉirkaŭ ligita akriga ŝtono en la Kumpf

Falĉado estas la fortranĉo de gresogreno.

Herbejtereno, kiun oni intencas falĉi estas nomata herbejo; herbejterenoj, kiun la agrokultivisto uzas por paŝti la gregon, estas nomata paŝtejo. Falĉpaŝtejo estas herbejo. Kie oni post la falĉado ankoraŭ paŝtigas la gregon, estas nomata falĉpaŝtejo.

Greson oni falĉas, sed ankaŭ grenon kaj aliajn kulturplantojn. La freŝe falĉita greso estas nomata de la agrikulturisto furaĝo. Sekigita greso kaj herbo nomiĝas fojno.

falĉileto

Iloj por falĉi[redakti | redakti fonton]

Por falĉi la falĉisto uzis antaŭe falĉileton. Unue en mezepoko oni uzis falĉilon. La klingon oni devas regule akrigi per akriga ŝtono. Tial la falĉisto devas kunporti la akrigan ŝtonon en ŝtonujo.

metala falĉilo
Maŝina gazontondilo kun benzinomotoro

En la novtempo oni inventis motormovata falĉmaŝino (trabfalĉilo), la gazontondilo, kaj dum la jaroj la industrio eltrovis falĉligmaŝinon kaj kombajnon por rikolti la grenon.

kombajno rikoltanta

Ekologia efiko de la falĉado[redakti | redakti fonton]

Ĉiu falĉado forprenas nutraĵojn al la ekosistemo herbejo. Depende de la falĉtempo kaj la ofteco de la falĉado la plantoj tamen povas reprodukti sin per semoj aŭ per genera reproduktado.

Sen regulaj falĉadoj la herbejo en mezeŭropo ne povus ekzisti, kaj la herbejoj iĝis al arbaroj.[1]

Efiko al la faŭno[redakti | redakti fonton]

Permaŝina falĉado kaŭzas grandan streson por la sovaĝaj bestoj. Speciale endanĝerigitaj estas la kapreolidoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • Literaturreview zu tierschonender Mahd: Van de Poel, D. & Zehm, A. (2014): Die Wirkung des Mähens auf die Fauna der Wiesen – Eine Literaturauswertung für den Naturschutz. – ANLiegen Natur 36(2): 36–51, Laufen.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Heinz Ellenberg: Vegetation Mitteleuropas mit den Alpen In: 'UTB, Stuttgart; 5. Auflage, S. 26, 115, 116, 152, 153.