Saltu al enhavo

Farbskatol'

Pending
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Farbskatol'
Farbskatol'
Farbskatol'
Priskribo Interreta gastejo de videoj
Lando Francio
Retadreso farbskatol.net
Lingvo(j) Esperanto
Posedanto Axel Rousseau, Emmanuelle Richard
Registriĝo Ne deviga
Fondiĝo 2006
Stato Neaktiva
vdr

Farbskatol' estis videoblogo en Esperanto. La retejo spektebligis filmetojn senditajn de sendependaj kontribuantoj. Ĝi estis administrata de francaj esperantistoj Axel Rousseau kaj Emmanuelle Richard. Ekde aprilo 2006 po du videoj semajne estis aldonataj, sed poste tiu ritmo maloftiĝis kaj nuntempe la paĝo ne plu ekzistas. Por spekti la filmetojn oni bezonis la kromprogramon Macromedia Flash Player.

Farbskatol' naskiĝis post la malapero en marto 2006 de Internacia Televido, projekto celanta starigi televidon esperantlingvan. Nur unu monaton poste, du JEFO-anoj, nome Axel Rousseau (tiutempa JEFO-prezidanto) kaj Emmanuelle Richard, lanĉis la anstataŭaĵon Farbskatol', volante ripari la erarojn de Internacia Televido («ne eblis haltigi la elsendon aŭ elŝuti ĝin al portebla legilo, ne eblis komenti la elsendojn, kaj ne eblis elekti programon», «ili petas donacojn de bonvolemuloj sed tute ne redonas al ili monon»).[1][2]

Malkiel Flavio Rebelo, ili petis ne monon, sed ideojn kaj kontribuojn de la publiko. Farbskatol' ne celis havi daŭre fluantan elsendon, sed proponis elekton de filmetoj, kiujn oni povis spekti kiam ajn, pli simile al retejoj kiel Youtube ol al tradicia televido. Tiumomentaj «konkurantoj »estis Kataluna Inform-Servo Televida[3] kaj Alexandre Raymond kaj lia Bildo-Televido, kiu daŭris malmulte kaj aperigis nur du filmetojn antaŭ ol fandiĝi kun la projekto Farbskatol'.

La lasta afiŝo estis publikigita en aprilo 2009, je tiu momento la retejo enhavis proksimume 125 afiŝojn (estis 25 paĝoj entute, po 5 afiŝoj en paĝo). La retejo restis ekzistanta kelkajn jarojn post tio.

Kategorioj

[redakti | redakti fonton]

La filmetoj kategoriiĝis laŭ:

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]