Fatou Diome

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Fatou Diome
Persona informo
Fatou Diome
Naskiĝo 30-an de novembro 1967 (1967-11-30) (56-jaraĝa)
en Île de Guior
Lingvoj franca vd
Loĝloko Strasburgo vd
Ŝtataneco SenegaloFrancio vd
Alma mater Universitato de StrasburgoUniversitato Cheikh Anta Diop vd
Profesio
Okupo verkisto • poeto • universitata instruisto vd
Laborkampo beletro vd
Verkado
Verkoj Le Ventre de l'Atlantique, ❦
Celles qui attendent vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Fatou Diome (naskiĝis en 1968 en Niodior, Senegalo) estas franc-senegala verkistino. Ŝia verkaro esploras enmigrintan vivon en Francio kaj la rilaton inter Francio kaj Senegalo. Ŝi portretas interalie la malfacilaĵojn de integriĝo en Francio kiel enmigrinto, miksita kun nostalgio kaj memoroj de infanaĝo en Senegalo. Ŝia stilo estas influita per la tradicia buŝa literaturo de Afriko. Ŝia lingvo estas aŭtentika kaj viveca.

Biografio[redakti | redakti fonton]

En 1990, ŝi geedziĝis kun franco kaj translokiĝis al Francio. En 1994 ŝi transloĝiĝas al Francio por studi en la Universitato de Strasburgo. La titolo de ŝia doktoriga disertacio estis Le Voyage, les échanges et la formation dans l'œuvre littéraire et cinématographique de Ousmane Sembène (La vojaĝo, interŝanĝoj, kaj edukado en la literatura kaj kinematografia verkaro de Ousmane Sembène).

De 2002 ĝis 2003, Diome estis partatempa preleganto en la Universitato Marc Bloch en Strasburgo, kaj ĉe la Instituto de Pedagogio de Karlsruhe (Germanio)[1].

De septembro 2004 ĝis novembro 2006, ŝi prezentis la kulturan kaj literaturan televidprogramon Nuit Blanche (Sendorma nokto) ĉe la franca kanalo France 3 Alzaco.

Verkaro[redakti | redakti fonton]

Ŝi debutis kun kolekto de noveloj en 2001, kaj ŝia debuta romano Le Ventre de l’Atlantique estis publikigita en 2003 kaj kun kiu ŝi akiris famon. Tiu libro estas jam tradukita al la angla, germana kaj hispana. Ŝi poste publikigis du pliajn romanojn kaj kolekton de noveloj. Ŝia plej lasta libro Marianne face aux faussaires (eld. Albin Michel, 2022) rilatas al temoj ligitaj al identeco, temo ĉirkaŭ kiu estas polariga debato en eŭropaj landoj.

Ŝi ankaŭ defendas la ideon, ke la iama kolonia potenco-rilato restas persista ĉe ĉiu afrika kaj eŭropa popolo, kio malhelpas, ke tiu kunlaboro estu pli egaleca. Ŝi opinias ke ĉiuj, sendepende de sia origino, "devus senti sin homoj inter homoj kiam oni alfrontas alian homon"[2].

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Schoenaers C., Ecriture et quête de soi chez Fatou Diome, Aïssatou Diamanka-Besland, Aminata Zaaria: départ et dispersion identitaire. Parizo, eld. L'Harmattan, 2011

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

(franca) Intervjuo kun Fatou Diome pri la libro "Ventre de l'atlantique"