Saltu al enhavo

Februs

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Februs
romia dio
Etruska dio Redakti la valoron en Wikidata
Informoj
Originala nomo Februus
Sekso vira
v • d • r

En la romia mitologio, Februs, aŭ Februus, estis la dio de la morto kaj de la purigado. Li ŝajnas deveni el la etruska dio Februa (el kiu ankaŭ devenis la diino Febris, protektantino kontraŭ la febro kaj la malario).

Li estis asimilita al Plutono.

La festoj al Februus, la Februaloj, okazis je la fino de la romia jaro: do, ĉirkaŭ dekkvin tagoj antaŭ la 1-an de marto. Kiam estis kreita la monato februaro, ĝi ricevis la nomon Februarius, laŭ la tiam okazantaj festoj.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]