Federico Bahamontes

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Federico Bahamontes
Persona informo
Naskonomo Alejandro Martín Bahamontes
Naskiĝo 9-an de julio 1928 (1928-07-09)
en Val de Santo Domingo, Santo Domingo-Caudilla
Morto 8-an de aŭgusto 2023 (2023-08-08) (95-jaraĝa)
en Valadolido
Tombo Toledo
Lingvoj hispana
Ŝtataneco Hispanio
Okupo
Okupo biciklisto
vdr

Federico Martín BAHAMONTES (IFA feðeˈɾiko maɾˈtim ba(a)ˈmontes; la 9-an de julio 1928, la 8-an de aŭgusto 2023) estis hispana profesia biciklisto. Li estis konata kiel grimpspecialisto kaj estis kromnomita El águila de Toledo (La Aglo de Toledo) [1].

Bahamontes en 1960
Monumento al Federico Bahamontes en Toledo (Hispanio) donacita de Fundación Soliss.

Li gajnis la Tour de France en 1959, estis dua en 1963 kaj tria la sekvan jaron, gajnante totalon de sep stadioj. Bahamontes gajnis la grimpkonkursan kategorion ses fojojn (1954, 1958, 1959, 1962, 1963, 1964), nur Richard Virenque havas pli. Li ankaŭ ricevis duan lokon en la Vuelta a España en 1957 kaj gajnis la grimpkonkurson kaj tiam kaj en 1958, kiam li akiris 6-an lokon. En la Giro d'Italia li gajnis la grimpkonkurson en 1956. Li estis la unua se temas pri gajni la grimpkonkursan kategorion en ĉiuj tri Grandaj turneoj [2].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. EuroWeekly News, «Legendary Spanish Cyclist Federico Bahamontes Dies», altirita la 8an de auugusto 2023
  2. «Federico Bahamontes: The fiery Eagle who flew up the mountains». The Independent (angle). la 9an de julio 2009.

Literaturo[redakti | redakti fonton]


Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]