Feignies
Feignies | |
---|---|
komunumo en Francio | |
Blazono | |
Administrado | |
Statuso | Komunumo |
Lando | Francio |
Regiono | Nordo-Kaleza Markolo |
Departemento | Nord |
Arondismento | Avesnes-sur-Helpe |
Kantono | Bavay |
INSEE kodo | 59225 [+] |
Poŝtkodo | 59750 |
Kodo laŭ INSEE | 59225 |
En TTT | Oficiala retejo [+] |
Politiko | |
Urbestro | S-ro Jean Jarosz 2008-2014 |
Demografio | |
Loĝantaro | 7 183 (1 999) |
Loĝdenso | 382 loĝ./km² |
Geografio | |
Koordinatoj | 50°18′11″N 3°55′08″O / 50.30306°N, 3.91889°O (mapo) Koordinatoj: 50°18′11″N 3°55′08″O / 50.30306°N, 3.91889°O (mapo) |
Alto | 130 m - 161 m |
Areo | 18,8 km² |
Horzono | UTC +1 (+2 somere) |
50° 18′ 11″ Nordo 3° 55′ 08″ Oriento / 50.303055556 °N, 3.91888889 °O (mapo) | |
Alia projekto | |
Vikimedia Komunejo Feignies [+] | |
Feignies estas franca komunumo lokita en la departemento Nord kaj en la regiono Nordo-Kaleza Markolo. Ĝi havis 7 183 loĝantojn laŭ censo plenumita en 1999.
Geografio
Feignies geografie kaj historie apartenas al la franca-belga translima regiono Henegovio. Henegovio estas regiono de montetoj kaj plataĵoj, kiuj disvolviĝis sur tre diversaj grundoj : paleozoika soklo, mezozoika kreto, sed ankaŭ kenozoikaj sablo aŭ argilo plejparte kovritaj de leŭso.
La urbeto Feignies apartenas al la proksima kunurbaro de Maubeuge. Ĝi etendiĝas sur 18,8 km². Ĝi situas ĉe la nacia vojo RN49, inter Valenciennes kaj Jeumont. El la komunumo fontas la rivereto Flamenne.
Vidindaĵoj
La fortikaĵo Leveau estis konstruita enkadre de konstruprogramo de 1874, kiu planis la starigon de ses similaj fortikaĵoj ĉirkaŭ Maubeuge por protekti la urbon kontraŭ bombardadoj. La fortikaĵo troviĝas 3250 metrojn nordokcidente de la centra placo de Feignies, kaj entute etendiĝas sur 8 hektaroj. Asocio cele al la konservado kaj renovigo de la fortikaĵo estis kreita en 1993.
Administrado
Feignies apartenas la kantono de Bavay, kies ĉefurbo estas Bavay. Tiu kantono mem estas parto de la arondismento de Avesnes-sur-Helpe, unu el la 6 arondismentoj de la departemento Nord.