Felsőrajk
Etoso
Felsőrajk [felŝOrajk] estas malgranda vilaĝo en Hungario, en regiono Okcidenta Transdanubio, en departemento Zala, en Distrikto Nagykanizsa. Felső signifas: supra kaj faras diferencon de la apuda vilaĝo Alsórajk.
Bazaj informoj
[redakti | redakti fonton]- Areo: 21km²
- Loĝantaro: 750
- Poŝtkodo: 8767
- Telefonprefikso: 93
- Koordinatoj: 46°40′51″N 16°59′10″E
Situo
[redakti | redakti fonton]Felsőrajk situas sur mildaj deklivoj en Montetaro Zala, kanalo Principális preterfluas, laŭ flankovojoj, laŭ fervojo Szombathely-Nagykanizsa. Pacsa troviĝas 6, Zalakaros 21, Hévíz 24, Zalaegerszeg 25, Keszthely 27 km-ojn.
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua mencio pri la vilaĝo devenis el 1247 en formo "Rayk", en 1483 en formo "Felsew Rayk". Dum la turka erao etfortikaĵo konstruiĝis. Ĝis ekfunkcio de la kanalo la kampoj estis marĉaj.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- romkatolika preĝejo omaĝe al Sankta Anna
Famuloj
[redakti | redakti fonton]En Felsőrajk naskiĝis aktoro József Széll (aktoro).