Felsalb

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Felsalb
rivero
Bazaj informoj
Situo Germanio, Rejnlando-Palatinato
Rivera reto Rejno
Longeco 17,67 km
Fluo
Fonto en Pirmasens
- Alteco super marnivelo 316 m
Enfluejo apud la muelejo Kirschbachermühle en la rivereton Hornbach
- Alteco 240 m
Geografio
Trairataj urboj Pirmasens
Trairataj urbetoj Hornbach
Alfluantoj
- Dekstraj Grosser Littersbach, Kleiner Littersbach, Blümelsbach
- Maldekstraj Erkelsbach, Gersbach, Vinninger Bach
vdr

La rojo Felsalb estas apenaŭ 18 km longa alfluanto de la Hornbach. La rojo parte senakvigas la urbon kaj ĉiorkaŭaĵon de Pirmasens kaj la orientan parton de la montetarlando Zweibrücken (germane: Zweibrücker Hügelland).

Riverfluo[redakti | redakti fonton]

Ĝi fontas en Pirmasens kaj poste fluas al Niedersimten, kie de maldekstre alfluas la rojo Gersbach. Ĉi-tie ĝi turnas sin nordokcidenten kaj fluas ekde la muelejo Katzen- aŭ Littersbacher Mühle inter akraj arbarkovrataj deklivoj. Ĝi pasas tri muelejojn. Ĉi-tie enfluas der maldekstrela rojo Vinninger Bach. Iom malsupre estas la ravino Hexenklamm. Ĝi estas gorĝo kun akvofalo. La Felsalb turnas sin okcidenten ĉe la sedlejo Dusenbrücken . Tie enfluas la multakva rojo Blümelsbach. La pli larĝigita valo nun fariĝas pli malferma kaj la deklivoj ankoraŭ estas arbarkovrataj. La rojo pasas Walshausen. Apud la muelejo Kirschbachermühle la rojo enbuŝiĝas en las rivereton Hornbach, kiu enfluas la Schwarzbach.

Alfluantoj[redakti | redakti fonton]

  • Gersbach (maldekstre), 2,3 km
  • Großer Littersbach (dekstre), 1,0 km
  • Kleiner Littersbach (dekstre), 0,6 km
  • Winzlertalbach (dekstre), 2,1 km
  • Vinninger Bach (Maldekstre), 3,0 km
  • Lambach (links), 2,2 km
  • Göbelsbach (Maldekstre), 1,1 km
  • Blümelsbach (dekstre)
  • Hengstbach (Maldekstre), 1,6 km

Historio[redakti | redakti fonton]

Apud Dusenbrücken transas la rojon Felsalb dum jarcentoj la grava sala vojo de la lorena salejaregiono apud Dieuze al la Rejno. Ke la rojo portas tre malnovan nomon, montras la fakto ke jam en 888 estis menciita loko kun la nomo Felsalbia, kiu ne plu ekzistas.