Fenin-Vilars-Saules

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Fenin)
Fenin-Vilars-Saules
Blazono de Fenin-Vilars-Saules
Blazono de Fenin-Vilars-Saules
Blazono de Fenin-Vilars-Saules
Muelilo de Bayerel en Fenin-Vilars-Saules
Muelilo de Bayerel en Fenin-Vilars-Saules
Muelilo de Bayerel en Fenin-Vilars-Saules
former municipality of Switzerland
Kantono Neŭŝatelo
Komunumo(j) Val-de-Ruz
Koordinatoj  47° 2′ 0″ N 6° 55′ 40″ O / 47.03333 °N, 6.92778 °O / 47.03333; 6.92778 (mapo)Koordinatoj: 47° 2′ 0″ N 6° 55′ 40″ O / 47.03333 °N, 6.92778 °O / 47.03333; 6.92778 (mapo)
Nombro de loĝantoj 820
Areo 6,48 km²
Alteco 750 m super marnivelo
Poŝtkodo 2063
Mapo de Fenin-Vilars-Saules
Mapo de Fenin-Vilars-Saules
Mapo de Fenin-Vilars-Saules
vdr

Fenin-Vilars-Saules estis ĝis la 31-a de decembro komunumo en la distrikto Val-de-Ruz en Kantono Neŭŝatelo, Svislando. Kun efiko de la 1-a de januaro 2013 la ĝis tiam aŭtonomaj komunumoj Boudevilliers, Cernier, Chézard-Saint-Martin, Coffrane, Dombresson, Engollon, Fenin-Vilars-Saules, Fontainemelon, Fontaines, Le Pâquier, Les Geneveys-sur-Coffrane, Les Hauts-Geneveys, Montmollin, Savagnier, kaj Villiers estis kunigitaj al la nova komunumo Val-de-Ruz. Feinin-Vilars-Saules havis 820 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Fenin-Vilars-Saules situas en la Valo de Ruz en la Neŭŝatela Ĵuraso proksimume 5 kilometrojn norde de la kantonĉefurbo Neŭŝatelo ĉe la suda bordo de la rivero Seyon. La komunumo konsistas el la tri vilaĝoj Fenin sur alteco de 756 m s.m., Vilars sur alteco de 746 m s.m. kaj Saules sur alteco de 800 m s.m., kaj diversaj izolitaj bienoj. La sudan liman formas la kresto de la plej suda ĉeno de la Ĵurasa Montaro, nome Chaumont, kie sur alteco de 1151 m s.m. situas la plej alta punkto de la komunumo.

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 6,48 km², de kiuj 49,4% estas kovritaj de arbaro, 44,0% servas por agrikulturo kaj 6,9% por setlado. [1]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Fenin-Vilars-Saules limas en nordo al Engollon, en nordoriento al Savagnier. En sudoriento kaj sudo sur la kresto de la plej suda ĵurasa montoĉeno, Chaumont, al la kantonĉefurbo Neŭŝatelo, en sudokcidento al Valangin, kaj en okcidento al Fontaines.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

La komunumo situas flanke de la gravaj trafikvojoj. Tra la komunumo pasas la vojo n-ro 1003 de Neŭŝatelo al Saint-Imier, kaj konekta vojo konkudas de Fenin-Vilars-Saules al Savagnier. Per buslinio de Neuŝatelo tra Savagnier al Cernier la komunumo estas konektita al la publika transportreto.

Historio[redakti | redakti fonton]

La hodiaŭa komunumo estis kreita en la jaro 1875, kiam la ĝis tiam memstaraj komunumoj Fenin, Vilars kaj Saules kunfandiĝis.[2] La unua dokumenta mencio de Fenin datiĝis el la jaro 1191 kiel Finilis.[3] Saules la unuan fojoj estis menciita en la jaro 1269 kiel Sales.[4] Dum mezepoko la tri vilaĝoj Fenin Vilars Saules apartenis al la Senjorujo kaj poste Majorujo Valangin. Kun efiko de la 1-a de januaro 2013 Fenin-Vilars-Saules kun 14 aliaj komunumoj de la distrikto kuniĝos al la nova komunumo Val-de-Ruz.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]