Ferdinánd Chernel
Ferdinánd Chernel | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 23-an de oktobro 1815 en Tömörd |
Morto | 20-an de julio 1891 (75-jaraĝa) en Tömörd |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | juĝisto loka politikisto |
Ferdinánd Chernel, laŭ hungarlingve kutima nomordo Chernel Ferdinánd estis hungara bienulo, juĝisto, vicdepartementestro. Lia nobela antaŭnomo estis chernelházi.
Ferdinánd Chernel[1] naskiĝis la 23-an de oktobro 1815 en Tömörd, li mortis la 20-an de julio 1891 en Tömörd.
Biografio[redakti | redakti fonton]
Ferdinánd Chernel frekventis bazlernejon en Kőszeg, li maturiĝis en kalvinana gimnazio en Pápa, poste li studis juron en Luterana Teologia Akademio (Pozsony), tamen li akiris diplomon en Reĝa Universitato de Pest. Post la diplomo li estis notario en Pest (urbo) jaron, poste li hejmenvenis. En 1840 li estis juĝisto, post du jaroj nobela juĝisto, en 1845 nobela ĉefjuĝisto de Kőszeg. Baldaŭ interrompo okazis pro politikaj aferoj, tiam li estis bienulo hejme. Li estis vicdepartementestro inter 1871-1877, poste li partoprenis en la kunsidoj. Pli frue jam ekde 1850 li havis juran postenon en la kalvinana eklezio. Li ricevis titolon reĝa konsilisto. Li edziĝis en 1841, lia edzino naskis 6 gefilojn inter 1842-1863.
Fontoj[redakti | redakti fonton]
- hungarlingva biografio kun bildo
- hungarlingva biografio Arkivigite je 2018-12-14 per la retarkivo Wayback Machine