Ferdinando Petruccelli della Gattina

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ferdinando Petruccelli della Gattina
Persona informo
Ferdinando Petruccelli della Gattina
Naskiĝo 28-an de aŭgusto 1815 (1815-08-28)
en Moliterno
Morto 29-an de marto 1890 (1890-03-29) (74-jaraĝa)
en Parizo
Lingvoj itala vd
Ŝtataneco Reĝlando de la du SiciliojReĝlando Italio vd
Alma mater Universitato de Napolo vd
Partio Historical Left vd
Profesio
Okupo milita ĵurnalisto • ĵurnalistofilozofoverkistopolitikisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Ferdinando PETRUCCELLI della Gattina (naskiĝis la 28-an de aŭgusto 1815, mortis la 29-an de marto 1890) estis itala ĵurnalisto, patrioto kaj politikisto.

Unu el la plej gravaj ĵurnalistoj de la 19-a jarcento kaj pioniro de moderna ĵurnalismo, li estas plejparte memorata pro sia militokorespondado. Li skribis por multaj italaj gazetoj kaj kontribuis artikolojn al la gazetaro en Francio, Britio kaj Belgio. Li ankaŭ estis produktiva romanverkisto, plejparte temigante religiajn temojn.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Naskita ĉe Moliterno, Basilikato, tiutempe parto de la Regno de Napolo, lia naskonomo estis Ferdinando Petruccelli, al kiu li aldonis "della Gattina" (nomo de sia bieno) al sia familia nomo por eviti la Burban policon kiu persekutis lin pro politikaj kialoj. Lia patro, Luigi, estis kuracisto kaj membro de la Carbonari; lia patrino, Maria Antonia Piccininni, estis nobelino de Marsicovetere.

Kreskinte en religiemaj cirkloj, pro la insultado kiun li ricevis dum infanaĝo li evoluigis fortan antiklerikalismon kiu evidentas en liaj postaj verkoj. Li dediĉis sin al la studo de la latina kaj greka lingvoj. Poste, li vizitadis la Universitaton de Napolo, kaj diplomiĝis je medicino sed instataŭe elektis la padon de ĵurnalismo.

En 1838, li komencis sian karieron por la napola gazeto Omnibus kaj, en 1840, li vojaĝis al Francio, Britio kaj Germanio kiel korespondisto por Salvator Rosa kaj Raccoglitore fiorentino. Pro siaj liberalaj ideoj, li estis arestita kaj sendita kun gardo al sia naskiĝurbo.

Li revenis al Napolo en 1848. Petruccelli estis elektita ano de la napola parlamento kaj fondis Mondo vecchio e mondo nuovo, gazeto kiu akuzis la Burbon-dinastion je misregado en kaj interna kaj ekstera politiko. Pro ĝia oftaj atakoj sur la krono, ĝi estis subpremita fare de la magistratofico. Post la suspendo de la konstitucio kiun promulgis la reĝo Ferdinando la 2-a antaŭ kelkaj monatoj, li partoprenis en la tumultoj de la sama jaro. La ribelo malsukcesis kaj li estis devigita eskapi al Francio, dum la registaro lin mortkondamnis kaj konfiskis siajn posedaĵojn.

Dum sia Francia loĝo, li plilarĝigis siajn politikan kaj kulturan sciojn per kontaktoj kun famaj pensuloj. Li komencis kursojn ĉe la Sorbonne kaj la Kolegio de Francio, studis francan kaj anglan literaturon, kaj okupiĝis pri brila kariero ĵurnalista kiu konatigis lin tra Eŭropo. Moknomita, sen malico, Pierre Oiseau de la Petite Chatte (franca traduko de sia familia nomo), li eniris la mondon de franca ĵurnalismo dank' al Jules Simon kaj Daniele Manin, kiuj ŝatis la subtenon de Mondo vecchio e mondo nuovo de la Respubliko de San Marco.

En 1851, li batalis kontraŭ la francaj respublikanoj kaj kontraŭ la puĉo de Louis-Napoléon Bonaparte (poste konata kiel Napoleono la 3-a) sed, post la fiasko de la ribelo, li estis forpelita el Francio. Li ekloĝis en Anglio, kie li renkontis multe da famuloj: Giuseppe Mazzini, Louis Blanc, Lajos Kossuth, kaj aliajn rifuĝintojn. Li laboris por The Daily News de Charles Dickens, kaj por aliaj gazetoj kiel The Daily Telegraph kaj Cornhill Magazine. Li estis korespondisto pri la italaj sendependiĝomilitoj, kaj la Francia-Prusia milito en 1870.

Li pasigis la reston de sia vivo turmentate de paralizo kiu malhelpis lin skribi sed, kun la helpo de lia edzino, li povis daŭrigi sian agadon. Petruccelli mortis en Parizo en 1890 kaj lia kadavro estis kremacita. La napola municipo proponis porti liajn cindrojn al la tombejo de Poggioreale, sed lia edzino rifuzis, kaj ili estis entombigitaj en Londono, respektante la volon de la viro mem.

Kelkaj verkoj[redakti | redakti fonton]

  • La rivoluzione di Napoli del 1848 (1850)
  • Romo kaj la papofico (1859)
  • I moribondi del Palazzo Carignano (1862)
  • Pie IX, sa vie, son règne, l'homme, le prince, le pape (1866)
  • Memoirs of Judas (1867)
  • Il sorbetto della regina (1875)
  • I suicidi di Parigi (1878)
  • Memorie del colpo di stato del 1851 a Parigi (1880)