Ferenc Alexander

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Ferenc Alexander [aleksander], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo (kaj pli komplete) Alexander Ferenc Gábor estis hungara-usona kuracisto, psikiatro, profesoro. Lia patro estis Bernát Alexander.

Memortabulo pri Ferenc Alexander

Ferenc Alexander [1] naskiĝis la 22-an de januaro 1891 en Budapeŝto. Li mortis la 8-an de marto 1964 en Kalifornio en Palm Springs.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ferenc Alexander devenis el juda familio. Li akiris diplomon en Göttingen en 1914. Hejmenveninta li laboris en universitata instituto en Budapeŝto. En 1919 li vivis en Vieno, en la sekva jaro en Berlino. En 1921 li edziĝis. Ekde 1932 li vivis en Usono, kie komence gvidis instituton en Chicago, inter 1956 kaj 1964 li laboris en esplorinstituto de Los Angeles, poste li instruis ĝis 1964 en universitato.

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • A narkózis hatása az agy gázcseréjére (1913 (ankaŭ germane))
  • Psy-choanalise der Gesamtpersönlichkeit (1927)
  • Fundamentals of psychoanalysis (1948)
  • Psychoanalysis and psychotherapy (1957)
  • The history of psychiatry (1966)
  • Psychosomatische Medizin: Grund¬lagen und Adwendungsgebiete (1971)

Fontoj[redakti | redakti fonton]