Ferenc Földes (kuracisto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ferenc Földes [foldeŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo (kaj kun aldona majusklo) Földes F. Ferenc estis hungara-usona kuracisto, anestezisto, profesoro, ekstera membro de Hungara Scienca Akademio (1991).

Ferenc Földes [1] Arkivigite je 2016-04-09 per la retarkivo Wayback Machine naskiĝis la 13-an de junio 1910 en Budapeŝto. Li mortis la 21-an de majo 1997 en Novjorko.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ferenc Földes devenis el juda familio. Li frekventis bazlernejon, poste gimnazion, fine universitaton en sia naskiĝurbo. Li akiris kuracistan diplomon en Universitato de Budapeŝto en 1934, post 4 jaroj li akiris fakdiplomon pri internaj malsanoj. Post la diplomo li laboris en hospitalo pri pulmomalsanoj, ekde 1939 li iĝis privata kuracisto. En 1941 li translokiĝis al Bostono pro la nazia danĝero, poste li laboris en diversaj usonaj urboj kiel anestezisto (baldaŭe ĉefkuracisto). Ekde 1943 li instruis en diversaj universitatoj (ekzemple Harvardo, Universitato Kolumbio). En 1975 li pensiuliĝis, tamen li ofte instruis plu eĉ ekzemple en Nederlando. Li ricevis hungarajn, usonajn kaj japanan premiojn inter 1966 kaj 1990.

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Muscle relaxants in Anaesthesiology (1957)
  • Narcotic and Narcotic Antagonist (1964)
  • Enzymes in Anaesthesiology (1978)
  • Az izomrelaxánsok felfedezésének hatása a sebészet és az aneszteziológia fejlődésére (1991)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.