Ferenc Földvári
Ferenc Földvári | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Deutsch Ferenc |
Naskiĝo | 25-an de aŭgusto 1895 en Budapeŝto |
Morto | 19-an de februaro 1981 (85-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Tombejo Farkasrét, 27-10. sírbolt ![]() |
Ŝtataneco | Hungario ![]() |
Alma mater | Universitato Eötvös Loránd (–1919) ![]() |
Okupo | |
Okupo | kuracisto dermatologo ![]() |
Ferenc Földvári [foldvAri], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Földvári Ferenc estis hungara haŭtkuracisto, altlerneja instruisto, membro de Leopoldina (akademio) (1967). Lia familia nomo estis Deutsch ĝis 1913.
Ferenc Földvári[1] naskiĝis la 25-an de aŭgusto 1895 en Budapeŝto, li mortis la 19-an de februaro 1981 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Ferenc Földváridevenis el juda familio. Li akiris medicinan diplomon en Scienca Universitato de Budapeŝto en 1919. Post la diplomo li laboris en la universitata kliniko. Inter 1938-1945 li povis kuracadi nur en la privata sektoro pro la kontraŭjudaj leĝoj. En 1946 lia instrua rango estis altigita profesoro kaj inter 1946-1967 li estis klinikestro. Li establis instituton en 1952, kiun li gvidis ĝismorte. La instituto etendiĝis al tutlanda reto por la veneraj malsanoj. Intertempe li kandidatiĝis en 1952. Li edziĝis en 1944 kaj li pensiuliĝis en 1967. Dufoje li ricevis premiojn en 1966 kaj 1967.
Elektitaj kontribuoj
[redakti | redakti fonton]- A dermato-venerológia haladása 9. (kunaŭtoro, sen eldonjaro)
Fontoj
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ https://opac-nevter.pim.hu/ro/record/-/record/PIM54872;jsessionid=57CCA74B7916E79911367432A0B4232A hungarlingva datenaro de muzeo