Ferenc Karacs

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ferenc Karacs
Ferenc Karacs
Ferenc Karacs
Persona informo
Naskiĝo 16-an de marto 1770 (1770-03-16)
en Püspökladány
Morto la 14-an de aprilo 1838
en Hungario Pest (urbo) (Hungara reĝlando, Aŭstra Imperio)
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Q13389335
Familio
Frat(in)o János Karacs
Edz(in)o Éva Takács
Infano Teréz Karacs
Okupo
Okupo kartografo
vdr

Ferenc Karacs [karaĉ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Karacs Ferenc estis hungara akvafortisto, kartografo. Lia edzino estis Éva Takács, lia plej fama filino estis Teréz Karacs.

Ferenc Karacs[1] naskiĝis la 16-an de marto 1770 en Püspökladány, li mortis la 14-an de aprilo 1838 en Pest (urbo).

Mapo pri Hungara reĝlando fare de Ferenc Karacs
Memortabulo ankaŭ pri Ferenc Karacs

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ferenc Karacs maturiĝis en kalvinana gimnazio en Debrecen, kie li aliĝis al rondo de akvafortistoj, kie li laboris Ferenc Pethe. Li studis en Reĝa Universitato de Pest. Liaj plej gravaj instruistoj estis András Dugonics, András Vályi kaj Lajos Mitterpacher. Pli poste li ricevis plian trejnadon pri la akvaforto en Vieno. En 1795 li malfermis atelieron en urbo Pest. Li edziĝis en 1802, lia edzino naskis 9 gefilojn, el ili 5 atingis la adoleskan aĝon. Lia domo estis renkontejo de kremo de Pest, kie ofte aperis ekzemple András Fáy, Ferenc Kölcsey, Mihály Vörösmarty, Ferenc Kazinczy, Miklós Wesselényi, Dániel Berzsenyi, Benedek Virág, Mihály Vitkovics, Gábor Döbrentei, József Bajza (poeto), István Horvát. La domo havis apertan ĉambron por artistoj, tie loĝis ekzemple József Katona.

Liaj mapoj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Hungara reĝlando (vidu la bildon!)
  • Europa Magyar Atlasa, a legnagyobb politikai, geographiai és statistikai hivatalos adatok szerint
  • Kis Atlas az oskolák számára
  • Magyarország térképei

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

  • strato en Debrecen
  • gimnazio, muzeo kaj statuo en Püspökladány
  • memortabulo en Budapeŝto (vidu la foton!)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]