Ferenc Keresztes-Fischer

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Ferenc Keresztes-Fischer [keresteŝ-fiŝer], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Keresztes-Fischer Ferenc estis hungara politikisto, ministro, advokato. Lia origina nomo (hungare) estis Fischer Ferenc ĝis 1929.

Ferenc Keresztes-Fischer

Ferenc Keresztes-Fischer [1] naskiĝis la 18-an de februaro 1881 en Pécs. Li mortis la 3-an de marto 1948 en Aŭstrio en Vieno.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ferenc Keresztes-Fischer lernis juron en Universitato de Budapeŝto. Ekde 1901 li estis advokato en sia naskiĝurbo. Li finbatalis la 1-an mondomiliton. En 1921 li estis elektita departementestro. Post jardeko li iĝis jam ministro, en 1936 eĉ senatano. En 1944 Gestapo deportis lin al Mauthausen. Post la 2-a mondmilito Hungario volis lin akuzi, sed Aŭstrio ne permesis ĝin. En 1999 solena reentombigo okazis en Pécs.

Fontoj[redakti | redakti fonton]