Ferenc Kumin
Ferenc Kumin | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 19-an de junio 1975 (49-jaraĝa) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Edz(in)o | Viktória Kumin (en) |
Okupo | |
Okupo | ĵurnalisto ekonomikisto politikologo |
Ferenc Kumin, laŭ la hungarlingve kutima nomordo Kumin Ferenc estas hungara ĵurnalisto, altlerneja instruisto, politologo.
Ferenc Kumin naskiĝis la 19-an de junio 1975 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Studoj
[redakti | redakti fonton]Ferenc Kumin maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo en 1993, poste li studis jaron en Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto, sed pli poste li akiris diplomon MSc en Komerca Altlernejo en 1998, fine en Ekonomia Universitato de Budapeŝto ekonomian diplomon. Inter 2001-2004 li studis en Mez-Eŭropa Universitato kun MSc, inter 2002-2006 en Universitato Corvinus de Budapeŝto. Li akiris sciencan gradon Ph.D. en 2013.
Okupiĝoj
[redakti | redakti fonton]Ekde 2002 li estis ĵurnalisto en gazetoj, radioj, televidoj. En la 2010-aj jaroj li instruis ekzemple en Katolika Universitato Péter Pázmány kaj fondaĵa lernejo. Li havis plurajn postenojn en la ŝtata administrado, eĉ li estis ankaŭ diplomato, krome li estis politika analizisto kaj konsilisto.
Lia edzino naskis unufoje.
Elektitaj kontribuoj
[redakti | redakti fonton]- Az 1994-es magyarországi parlamenti választások kampánya, különös tekintettel a Fidesz kampányára (1997)
- Félúton, választási esélyek két évvel a választások előtt és után (2000)
- Részvételi televíziózás (2004)