Ferenc Stettner

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ferenc Stettner
Persona informo
Naskiĝo 1958
en Hungario
Lingvoj hungaragermana
Ŝtataneco HungarioGermanio
Okupo
Okupo oraĵisto • naĝisto • akvopilkisto • volejbalisto
vdr

Ferenc Stettner, laŭ la hungarlingve kutima nomordo Stettner Ferenc estas hungara-germana naĝisto, akvopilkisto, sidanta volejbalisto, dufoja paralimpiano, dufoja paralimpika kaj monda ĉampiono, oraĵisto.

Ferenc Stettner naskiĝis en 1958 en Hungario.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ferenc Stettner en sia unua aĝo ricevis poliomjeliton, tial lia maldekstra piedo paralizis de la kokso ĝis la genuo. Spite tion, li restis moviĝema kaj li sportis longe, ofte kun la ordinaraj sportistoj. Li estis akvopilkisto en ordinara teamo 12 jarojn, sed li trejnadis ankaŭ inter la ordinaruloj. Li akiris oraĵistan licencon, dum li sportadis en Budapeŝto. Li estis paralimpiano en Hungario en la Somera Paralimpiko 1984 kun du oraj medaloj en 100 m dorso kaj 4 × 50 m varia naĝo, dum Hungario bojkotis la Olimpikon. Li finis la aktivan sporton en 1986, poste li translokiĝis al Lübeck. Li estis paralimpiano sub germana flago en Germanio en la Somera Paralimpiko 1992 en la sportbranĉo sidanta volejbalo. Lia edzino naskis filon kaj du filinojn.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]