Ferenc Wesselényi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ferenc Wesselényi
Persona informo
Naskiĝo 1605
en Teplice
Morto 23-an de marto 1667 (1667-03-23)
en Slovenská Ľupča
Ŝtataneco Hungario vd
Familio
Patro István Wesselényi vd
Gefratoj Q12771649 vd
Edz(in)o Zsófia Bosnyák • Mária Széchy vd
Infanoj Adam Wesselényi vd
Profesio
Okupo palatinosoldato vd
Hungara palatino
Dum 1655–1667
Antaŭulo Paul Pálffy de Erdőd
Sekvanto Paul Esterházy de Galántha

(1668–1680 neniu)

vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Grafo Ferenc WESSELÉNYI [veŝele:nji], laŭ hungarlingve kutima nomordo Wesselényi Ferenc estis hungara magnato, militestro, palatino, politikisto. Liaj grafaj nobelaj antaŭnomoj estis hadadi kaj murányi.

Ferenc Wesselényi

Ferenc Wesselényi [1] naskiĝis en 1605. Li mortis la 23-an de marto 1667 en Lipcse (nuntempa Slovenská Ľupča en Slovakio).

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ferenc Wesselényi frekventis jezuitan lernejon en Nagyszombat, poste li partoprenis en bataladoj kontraŭ la turkoj. Li batalis ankaŭ kontraŭ rusoj kaj tataroj en Pollando, tial li ricevis ankaŭ polajn ŝtatanecon kaj bienon. Baldaŭe li grafiĝis kaj li iĝis signifa estro en Hungara reĝlando, dume li batalis kontraŭ la svedoj kaj György Rákóczi la 1-a en Habsburga Imperio. En 1644 li sukcese sieĝis fortikaĵon de Murány, poste li edziĝis. En 1655 li estis elektita palatino. En 1663 li denove batalis kontraŭ la turkoj. Post 2 jaroj li aliĝis al komploto kontraŭ Habsburgoj, sed li mortis jam pli frue, ol ties fiasko.

Fontoj[redakti | redakti fonton]