Festivalo de Flandrio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Festivalo de Flandrio
muzikfestivalo • festivalo
Lando(j) Belgio vd
Situo Meĥleno
Poŝtkodo 2800
Agareo

teatra arto

Retejo Oficiala retejo
vdr

La Festivalo de Flandrio (nederlande Festival van Vlaanderen) estas jara muzika okazaĵo en diversaj lokoj de Flandrio. Ĝi komenciĝis kiel "somera festivalo", sed nun la agadoj disvastiĝis de januaro ĝis septembro, kun pinto en la malfrua somero kaj frua aŭtuno.

Historio[redakti | redakti fonton]

La Festivalo de Flandrio havas siajn radikojn en la Limburga urbo Tongeren (esperantigite Tungro), kie Jan Briers ekde la jaro 1958 organizis la "Baziliko-koncertojn" en la urba baziliko. Komence prezentiĝis precipe religie inspirita ĥora muziko, sed poste la programo estis etendita al aliaj genroj de klasika muziko, instrumenta muziko, kaj ankaŭ al aliaj lokoj. Ofte, historiaj lokoj kiel abatejoj kaj kasteloj estas uzitaj, kaj post iom da tempo aldoniĝis dua festivala branĉo en Mastriĥto.

En 1972 tiuj du urbaj someraj festivaloj de klasika muziko unuiĝis kun samspecaj festivaloj en aliaj flandraj urboj, kaj kreiĝis la pli ampleksa "Festivalo de Flandrio".

La organizo estis (kaj daŭre estas) aktive subtenata de la Flandra Komunumo de Belgio, kiu tiutempe havis novan statuson de "kultura aŭtonomio". Speciale en Bruselo la komunumo volis pli videbligi "seriozan" flandran kulturon. Alia avantaĝo de la komuna festivalo estis, ke per bona kunordigo pli facilis alporti prestiĝaj orkestroj kaj aparte renomajn muzikistojn al Flandrio. Samtempe tiel la festivalo ricevis iom elitisman karakteron.

En la 1990-aj jaroj, la programo estis plivastigita por inkluzivi nuntempan klasikan muzikon, sonarton, ĵazon, orgenan muzikon, muzikan teatron, kaj fuziojn de klasika muziko kun vidaj artoj, kino kaj danco.

Festivalaj branĉoj en unuopaj urboj[redakti | redakti fonton]

La Festivalo de Flandrio konsistas el diversaj festivaloj en diversaj flandraj urboj kaj provincoj: