Festivalo de la Insulo Wight

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Festivalo de la Insulo Wight
muzikfestivalo
Komenco 1968 vd
Lando(j) Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd
Retejo Oficiala retejo
vdr
Ĉefa scenejo de la Festivalo de la Insulo Wight en 2015.

La Festivalo de la Insulo Wight, en angla The Isle of Wight Festival, estas Brita muzik-festivalo kiu okazas ĉiujare en la Insulo Wight en Newport, Anglio.[1] Ĝi estis dekomence evento de kontraŭkulturo okazinta el 1968 al 1970.[2][3]

En 1968 la steloj estis Jefferson Airplane. En 1969 Bob Dylan, The Who kaj Joe Cocker, inter aliaj.

La evento de 1970 estis pro multo la plej granda kaj plej fama el tiuj fruaj festivaloj kaj neatendite alvenis enorme granda kvanto da publiko, kio kondukis en 1971, al la Brita Parlamento aldoni sekcion al la loka leĝo Isle of Wight County Council Act 1971 por eviti tutnoktajn subĉielajn arigojn de pli ol 5,000 personoj sur la insulo sen speciala permesilo de la konsilantaro. Oni ĉirkaŭkalkulis inter 600,000 kaj 700,000 ĉeestantojn. Inter la steluloj estis Jimi Hendrix, Miles Davis, Jethro Tull, Ten Years After, Chicago, The Doors, Lighthouse, The Who, Emerson, Lake & Palmer, The Moody Blues, Joan Baez, Free, Joni Mitchell, Leonard Cohen, Kris Kristofferson, Donovan, inter aliaj.

La evento estis revivita en 2002.[4] En tiu revivigo stelulis The Rolling Stones, Amy Winehouse, Paolo Nutini, Paul McCartney, Muse, Boy George, Stereophonics, Donovan, Robert Plant, Queen, David Bowie, Manic Street Preachers, The Who, The High Kings, R.E.M., Travis, Coldplay, Bryan Adams, The Police, The Killers, Fleetwood Mac, inter aliaj. Ĝi estis sponsorita de Nokia el 2004 al 2006.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. [festivalessentials.net/isle-of-wight-festival "Isle of Wight Festival".] festivalessentials.net. Alirita la 2014-07-10.
  2. "History Isle of Wight Festival History | Red Funnel Isle of Wight Ferries". Redfunnel.co.uk. 1970-09-01. Alirita la 13an de Julio 2018.
  3. Perrone, Pierre (24a de Aprilo 2013). "Richie Havens: Folk singer and songwriter who became a hero of the counter-culture". The Independent. London. Alirita la 13an de Julio 2018.
  4. "Isle of Wight Festival History 1968-2013". Isleofwightfestival.com. Arkivita el la originalo en 2014-07-01. Alirita la 13an de Julio 2018.