Saltu al enhavo

The Police

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Police
The Police
rokmuzika grupo Redakti la valoron en Wikidata
Bazaj informoj
Deveno Anglio Londono, Anglio
Ĝenroj Rokmuziko
Nova ondo
Aktivaj jaroj 1977 – 1986
2007 – 2008
Eldoninto Illegal, A&M, Polydor
Parencaj
temoj
Oysterhead
Gizmo
Retejo www.thepolice.com
Membroj

Sting
Andy Summers
Stewart Copeland

Antaŭaj membroj

Henry Padovani

Memorigilo The Police
vdr

The Police estas brita muzikgrupo, kiu havis esencan influon sur la rok-muzikon en la malfruaj 1970-aj kaj fruaj 1980-aj jaroj. Kune kun la grupo Talking Heads, The Police estas konsiderata la plej grava muzikgrupo de la post-punka kaj novonda erao. Unue la muziko de The Police estis inspirita de regeo kaj skao, poste la triopo ankaŭ eksperimentis per ĵazo kaj mondmuziko.

Kompare al aliaj muzikgrupoj de sia tempo, la muzika nivelo de The Police estis rimarkeble pli alta. Ĉiuj tri membroj (Stewart Copeland, Sting kaj Andy Summers) estis elstaraj muzikistoj. La grupo neniam oficiale disiĝis, sed depost 1986 nur reaktiviĝis mallonge en 2007 – 2008.

Aktualaĵoj

[redakti | redakti fonton]

La tri membroj de la grupo, kiuj faris solokarierojn ekde sia disiĝo en 1986, anoncis sian decidon de reformiĝo dum ekzercado videbla por la publiko, lunde 12-an de februaro 2007 en la fama ĉambro de Los-Anĝeleso Whisky a Go-Go. Se vi petis al mi, la hieraŭon de la tago kiam mi decidis, mi dirus ˈvi estas freneza, mi havas spiriton alianˈ, klarigis Sting, basisto kaj kantisto de la grupo. Mi vekiĝis matene antaŭ ĉirkaŭ tri monatoj, kaj eta lumo eklumiĝis en mia kapo: 'mi alvoku Andy kaj Stewart por diri ke ni devus turnei'.

La grupo muzikis tutmonde en stadionoj, grandaj spektaklejoj kaj festivaloj dum tiu turneo post la 28-a de majo 2007 en Vancouver (Kanado). La turneo okazis en Eŭropo en septembro kaj oktobro, antaŭ ol reveni al Ameriko.

Sting, Summers kaj Copeland ludis nur malnovajn famegajn kantojn kaj ne inkluzivigos kantojn el siaj solokarieroj. Parto de la profito de la turneo estis donita al la ne-registara organizo WaterAid, kiu laboras por la aliro de la malriĉaj popoloj al trinkakvo. La lasta el tiuj koncertoj okazis en aŭgusto 2008.

  • 1978: Outlandos d'Amour
  • 1979: Reggatta de blanc
  • 1980: Zenyattà mondatta
  • 1981: Ghost in the machine
  • 1982: Brimstone & Treacle
  • 1983: Synchronicity
  • 1986: Every Breath You Take - The Singles
  • 1992: Greatest Hits
  • 1995: Live!
  • 2006 / 1993: Message in a Box (kesto: tuto kun duaj flankoj de gramofondiskoj (45 rotacioj po minuto) kaj kelkaj muzikaĵoj koncertaj)
  • 2007: The Police
  • 2008: Certifiable - Live in Buenos Aires

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]